Dragonsdawn in Esperanto?

dragdawnI’m translating part of Dragonsdawn by Anne McCaffrey into Esperanto. I chose to translate perhaps the most moving part, that being the first chapter of the section titled ‘Thread.’ Below is the first part of my translation. BTW if this entry disappears you’ll know that Anne’s lawyers swooped down upon my head.


FADENOJ

4.5.08
Pern

Eble ĉar homoj tiel kutimiĝis al la draketoj post preskaŭ ok jaroj da proksima renkontado ke ili ne plu multe atentis la konduton de la flugpovaj bestoj. Tiuj kiuj rimarkis iliajn malkutimajn akrobataĵojn pensis ke la draketoj nur ludadis ian novan ludon, ĉar ili estis kreeme amuzigaj. Poste homoj rememoris ke la draketoj penis peli la gregarojn kaj la kortbirdarojn al la bestejoj. Poste maresploristoj rememoris ke la delfenoj Bessie, Lottie, kaj Maximilian urĝe penis klarigi al siaj homaj amikoj kial la indiĝenaj marbestoj rapidis orienten al manĝfonto.

Ĉe sia hejmo en Placo Europe, Sabra Ongola-Stein efektive pensis ke Fancy, la familia draketo, atakadis ŝian trijaraĝan filon kiu ludadis en la korto. La eta orulo ektenadis la ĉemizon de Shuvin, penante tiri lin el lian sablejon kaj foren de lia preferata ludkamiono. Tuj post Sabra savis la knabon, frapante al Fancy, la draketo ŝvebis super ŝi, pepante kun ektrankviliĝo. Certe estis konduto miriga, sed kvankam la teksaĵo de la ĉemizo estis ŝiretita, Sabra povis trovi neniajn draketajn vundojn ĉe la karno de Shuvin. Shuvin ne estis ploranta. Li nur volis reiri al sia kamiono dum Sabra volis ŝanĝi lian ĉemizon.

Tutsuprize, Fancy provis ekeniri la domon kun ili, sed Sabra ĝustatempe fermis la pordon. Dum ŝi klinis kontraŭ ĝi, anhelante, ŝi rimarkis tra la malantaŭa fenestro ke aliaj draketoj kondutadis tre strange. Ŝi iome trankviliĝis pro la fakto ke neniam estis raportita ke draketo vundis homon, eĉ en la fervoro de sekskuniĝo. Sed tio ŝajne ne maltrankviligadis ilin, ĉar la verduloj rondiradis tiel freneze kiel la alikoloruloj. Verduloj ĉiam forirus kiam orulo seksĉasus. Kaj certe estis la malĝusta tempo por Fancy esti ensezona.

Dum Sabra ŝanĝis la ĉemizon de Shuvin, sperte reganta la tordiĝojn de la eta knabo, ŝi ekkonsciis ke la krioj penetrantaj la dikajn plastajn murojn de la domo sonaspektis timigitaj. Sabra konis la kutimajn draketajn sonojn tiel bone kiel iu ajn ĉe Landing. Kio povus tiel timigi ilin?

La granda fluganta besto – eble  tre granda viverno – kiu estis jen kaj jen ekvidita sorante proksime al la Okcidenta Barila Montaro ne verŝajne venis tiel orienten. Kio alia danĝero eblis dum tiel bona fruprintempa mateno? Tiu fora ŝmireco de griza nubo ĉe la horizonto sugestis pluvon pli poste dum la tago, sed tio estus bone al la kultivaĵoj jam ekkreskantaj en la grenkampoj. Eble ŝi enportu la vestojn de la sekigŝnuro. Fojfoje ŝi sentis la mankon de la modernaj laborŝparigaĵoj kiuj forege ĉe Tero forigis la servutlaboron de tedigaj domtaskoj. Domaĝe ke la Konsilantaro neniam konsideris devigi misulojn fari domtaskojn kiel puno pro fikonduto. Ŝi subentiris la ĉemizon de Shuvin por kovri lian pantalonrandon, kaj donis al li malsekan aman kison.

“Kamiono, Panjo, kamiono? Ĉu nun?”

Lia sopira demando konsciencigis ŝin, subite, pri la silenco, pri la foresto de la kutima feliĉa bruo de draketaj ĥoroj kiuj estis la fono al ĉiutaga vivo ĉe Landing kaj ĉe preskaŭ ĉiu loĝloko trans la suda kontinento. Tia tuta silenteco estis timiga. Timigite, tenante Shuvinon kiu volis urĝe reiri eksteren kaj ludi en la sablo, Sabra rigardis el la malantaŭa fenestro, sekve el la plastovitro malantaŭ ŝi. Ŝi vidis ne eĉ unu draketon ie ajn. Eĉ ne sur la domo de Betty Musgrave-Blake kie estis la kutima naska draketkolektiĝo. Betty atendis sian duan infanon, kaj Sabra antaŭe vidis Basilon, la obstetrikisto, alveni kun Greta, lia tre kapabla metilernanta akuŝistino.

Kie estas la draketoj? Ili neniam forestas dum nasko.

Tiel bone establigita kiel estis Landing, oni ankoraŭ devu raporti ion malkutiman sur Pern. Ŝi provis la numeron de Ongola per la komunikil-konzolo, sed ĝi estis okupita. Dum ŝi uzadis la komunikilon, Shuvin etendis sian malpuran manon supren al la pordoanso kaj glitigis ĝin malfermen. Kun petola rideto preter sia ŝultro, al sia patrino li faris tiun novan eblaĵon. Ŝi ridetis sian permeson klavante la numeron por Bay. La zoologiisto eble scius kio misas pri siaj plej ŝatataj bestoj.


Read Part II here

Advertisements

Tags: , , , , , , ,

One Response to “Dragonsdawn in Esperanto?”

  1. Dragonsdawn in Esperanto (part II | Koplushian's Blog Says:

    […] It’s only been four years and I’m finally getting to typing in the second (and most exciting) part of this excerpt from Anne Mcaffrey’s Dragonsdawn. [Read part I here] […]

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s


%d bloggers like this: