Tero Nekonata – A Short Story in Esperanto (part 1)

At one time I mentioned I might put this story up, so here it is. It will be put up in several parts, about one every few weeks. It’s a translation of a story I wrote in English called Terra Incognita and it documents when Earth was first discovered. Esperantists enjoy!

Tero Nekonata

Verkis David E. Rutan

Taglibro de la Kopluŝa kosmoŝipo Itsen: 18an tagon de la 6a monato de la jaro 1082 de la Kopluŝa Erao. Ni estas enirinte de sektoro 42 dum preskaŭ unu monato kaj ni preskaŭ atingas la finon de nia esplormisio, G-klasa stelo. Ĝis nun neniu kontraŭis nin. Kvin ŝipoj de la Kopluŝa Alianco malaperis en ĉi tiu regiono de la kosmo, ankaŭ nomata ‘La Nekonata Sektoro.’ Mi ne antaŭvidas ian problemon pri la esploro de la planedsistemo antaŭ ni.

El la taglibro de Ŝengek Barinium, Observistino por la Kopluŝa Konsilantaro 1082,6,18. La ŝipanaro de ĉi tiu ŝipo estas en bonhumoro dum ni alproksimiĝas al nia celo. Mi ĝojas ke mi estas tie ĉi, for de Kopluŝo dumtempe. Kvankam oni sciigis min pri ĉi tio kiam mi aliĝis al la misio, estas iom strange pensi ke dum nia monatlonga vojaĝo, pli ol 14 jaroj pasis ĉe nia hejmo. Patro aĝas ĉirkaŭ 64 jarojn nun! Mi sentas kulpon ĉar mi ne restis kaj helpis rekonstrui, sed oni diras ke kosmoesplorado estas egale danĝera kiel vivi sur Kopluŝo nuntempe.

Ŝengek atendis malpacience la malfermiĝon de la pordoj dum la lifto veturigis ŝin kvin etaĝojn. Ŝi estis sola en la lifto, sed la horo ja estis 7:01 matene. Tio signifis ke ŝi jam malfruis, laŭ la horstrio super la komandpanelo. Unu rapida tiro malkaŝis ŝian brunan plektitan hararon el la kolumo de ŝia longa jako. La voĉo de sia patro resonis en ŝia menso: Vi estas Barinium, kaj tio signifas dignecon. Ŝi tuj pasis tra la malfermantaj pordoj kaj rapidis al la kunvenĉambro.

Je ŝia enirado, ŝi vidis Kapitanon Dagrit Karpla, Komandoron Mogbi Eloŭ, lia Unua Oficiro, kaj Ĉerinon Mai, la astronomo de la Itsen. Aliaj ĉefstabanoj ankaŭ ĉeestis.

Ŝengek paŭzis apud la pordo sufiĉe longe por diri, “Pardonon pro mia malfrueco, Kapitano.”

“Estas bone vidi vin, Observistino Barinium,” diris Karpla. “Mi pensis ke eble mi neglektis sciigi vin pri la kunveno.”

“Ne, Sinjoro, mi enlitiĝis iom malfrue.” Ŝengek paŝis al sia loko ĉe la tablo kaj sidiĝis, admonante sin pro la pasigo de tiom da tempo kun la virbela Komandoro Iloŭ.

Li estas kvardek jaroj pli aĝa ol ŝi, havas tonditan grizan hararon kaj barbon, kaj rakontis tiom da interesaj historioj pri lia tempo en la kosmoservo. Ŝengek prenis la paperan raporton antaŭ si kaj ŝajnigis ke gxi estas interesa. La Kapitano daŭrigis sian parolon. “Astronomo Ĉerino estis rakontanta al ni pri nia celo. Bonvolu daŭrigi.”

“Jes, Kapitano,” diris la nidia virino. “Ni jam spuris ok planedojn en la sistemo. Ŝajnas ke estas ne pliaj, krom kelkaj nanplanedoj. La eksteraj kvar estas gasplanedoj, la plej rimarkinda estas unu havanta grandan ringaron. La enaj kvar planedoj estas solidaj, la tria ekstera aspektas homloĝebla. Ĝi certe havas atmosferon kaj estas kovrita de akvo. Nur kvarono de la supraĵo estas tero en la formo de kelkaj kontinentoj.”

Je tiu punkto Ĉerino starigis holografaĵon de la priparolata planedo. Ĝi rotaciis ŝvebe en la areo super la tablo antaŭ la ĉeestantoj. Je la mencio de la teramasoj, la vidaĵo ŝanĝiĝis por videbligi la planedon sennuba. Laŭ Ŝengek, unu granda teramaso aspektis kiel longa flankvido de homa kranio. Ŝi sufokis oscedon kiu provadis malfermi ŝian buŝon.

Ĉerino daŭrigis, “La akcia klino donas al la planedo rimarkeblajn sezonojn kaj la rotacirapido estas tute inter la parametroj por vivo. La rivoluo ĉirkaŭ sia stelo estas iom malpli ol tio de nia jaro. La planedo havas unu grandan sateliton.”

“Ĉu ia indiko pri civilizacio?” Estis Mogbi kiu parolis.

“Ni trovis neniajn radi-elsendaĵojn, kaj ĝis nun, ne vidis ian indikon de nokta lumigo. Se ja estas civilizacio, ĝi estas antaŭindustria.”

“Dankon. Ni estos ĉe la limo por lanĉi esplorilon post du tagoj,” diris Karpla. “Ni pli informiĝos antaŭ tiam. Komandoro, se ni trovos la planedon sufiĉe loĝebla, mi deziras ke vi estru la surteriĝan teamon. La scienc-teamo volos kolekti specimenojn por esplorado.”

Mogbi kapjesis. “Mi elektos teamon.”

Kapitano Karpla finis la kunvenon.

Ŝengek renkontis Komandoron Iloŭ en la manĝejo post sia dejxoro. La manĝaĵo sur la Itsen estis la kutima nutraĵo; iaj rehidratigitaj provizaĵoj, iom da freŝaj foliaj verdaĵoj el hidrokultivado, kaj la ĉiam kreskanta porcio de nutrokuboj. Nutrokuboj ne placxas al ŝi, eble ĉar ŝi tute tro konis la devenon en la recikligado de homa fekaĵo en la ŝipo. Vere, la gusto estas agrabla, sed ve, la deveno.

Sidiĝante ĉe la plastotegita tablo, Ŝengek demandis, “Ĉu vi havas ian ajn ideon kiel oni nomos la planedon?”

Mogbi parolis inter mordoj el lia nutrokubo. “Nenian ajn ideon, sed mi certas ke la nomo taŭgos.” Li ridetis perverse kaj mansignis super ŝia ŝultro al iu.

Dum Ŝengek malvolvis sian mangilaron, venis al la tablo juna viro, en la militvestoj de leŭtenanto. Unue Ŝengek pensis ke li estis stevardo. “Mi bonas,” ŝi diris al li. Tiam, vidinte lian militvestojn, “Ho, pardonu!”

Mogbi interprezentis ilin. “Observisto Ŝengek Barinium, mi volas prezenti Leŭtenanto Eru Tejrk. Li estas nia lingvisto.”

“Estas plezuro renkonti vin, Leŭtenanto,” ŝi diris.

Mogbi signis al Tejrk sidiĝu. Li faris. “Mi pensis ke estas bone por vi renkontiĝi ĉar vi ambaux membriĝos en la alteriĝa teamo.”

“Mi esperadas,” interjektis Tejrk, “ke ni trovos ian civilizacion tie sube. Mi volas aldoni al mia kolekto.”

“Kion vi kolektas, Leŭtenanto?” demandis Ŝengek.

“Lingvojn, kompreneble. Mi jam scipovas paroli la brihan, vritan, nidian, onifan, Normian . . .”

“Sufiĉe,” diris Iloŭ. “Bonvolu Reiri al via tablo, Leŭtenanto.” Tejrk stariĝis, aspektante konfuzita kaj reiris al sia tablo ĉe la malantaŭa muro.

“Nenecesis esti tiel abrupta al li, Mogbi.”

Iloŭ levis la ŝultrojn. “Li petis min interprezenti vin, do mi faris. Li estas brila kaj lerta lingvisto, sed eble tro avida pri lia profesio.”

“Li verŝajnis tre agrabla.”

“Eble. Li estis infana mirindulo pri lingvoj,” diris Mogbi. “Tial li fariĝis ŝipano ĉi tie. Lia avideco maltrankviligas min, kaj plue, li okulumadis vin.” Mogbi ekridetis.

“Ĉu vere?” Ŝengek kontrolis sian bluzon. “Nu, li estas nur kelkaj jaroj pli juna ol mi . . .”

Iloŭ denove ridetis kaj kliniĝis pli proksime al ŝi trans la tablo. “Ĉu mi revoku lin? Kion dirus via Patra Moŝto?”

Nun Ŝengek ridetis al la pli aĝa Iloŭ. Li sciis pri la alta ofico de ŝia patro en la Konsilantaro de Kopluŝo kaj pri la propreca sinteno li havas pri sia nura filino. Ŝi parolis al Mogbi per egale mallaŭta voĉo.

“Nenecesas. Mia nuna kunulo estas agrabla.”

“Nu, Observisto,” diris Iloŭ, rektiĝante, “tio pensigas min pri alia, eble malĝentila temo. Mi scivolas pri io. Dum la tuta monato ni estas en la kosmo, mi neniam demandis, sed . . .”

Nun Ŝengek rektiĝis, kiel knabino ĉe la lernejestro. “Kion vi volas scii?”

“Kial tia alloga, juna virino estas tiel fora en la kosmo anstataŭ fari vian devon rekonstrui Kopluŝon?”

Ŝengek ruĝiĝis videble pro lia diro, parte pro modesto kaj parte pro kolero. Mogbi rimarkis ŝian reagon kaj tuj pardonpetis. “Ŝengek, mi petas, pardonu mian trudan, demandon. Mi ege hontas pro la demando pri tio, kio estas nur via privata afero.”

Ŝi donis al li severan rigardon. “Mia patro opiniis ke estas plej bone ke mi forestas de Kopluŝo dumtempe kaj asigno sur esplorŝipo ŝajnis konvena.” Ŝia voĉo plilaŭtiĝis. “Ni ne estas tiel severeca ĉe hejme ke oni devigas la virinoj fariĝi bebofabrikoj…”

Mogbi levis lian manon. “Mi bedaŭras. Mi ne intencis ofendi vin. Mi scias ke la Katastrofo dekumis vian loĝantaron. Tio estas ja grava regreso.”

“Estas vere ke Kopluŝo ne estas ĝardenoparko nuntempe, sed la planedo kaj la popolo rekreskos. Niaj kosmurboj helpas al ni ĝis alvenas tiu tempo.” Ŝia voĉo mallaŭtiĝadis. Tiam estis silento inter ili dum minuto. Mogbi malrapide metis siajn manojn sur la tablon.

“Mi scias. Mi bedaŭras. Eĉ je mia aĝo mia buŝo parolas pli rapide ol mia menso.”

Nun Ŝengek ekridetis “Nur iame? Mi bone scias ke vi Vritanoj komandis la kosmon longe antaŭ ni Kopluŝanoj leviĝis en la galaksion…”

“Kaj pro tio, ni iom volas superregi la aferojn de aliaj.”

“Sed vi konstante forgesas ke la Granda Vrita Empirio falis antaŭ miloj da jaroj.”

Iloŭ levis la ŝultrojn. “Eble mi iame arogantas.”

Ŝengek ridetis perverse, “Ĉu nur iam?”

Advertisements

Tags: , ,

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s


%d bloggers like this: