Archive for April, 2012

From the Past (As I Remember It)

April 27, 2012

When I was a youngster, I remember a dark object that occupied a space on my grandfather’s dresser. In my mind it was a little wooden log cabin. Somehow I knew it was a bank, but that’s about it.

A while ago I started thinking about that log cabin with the aim of creating one.  I called my aunt and asked her.  She told me that it was a small church bank and told me it was about 4 inches tall. She did not know where it was, nor where he got it.

So I did some unsatisfactory Googling, thought a bit and came up with my own idea of what it might have looked like. My first try was horribly out of proportion, looking more like a two story railroad station… (hmm, an idea…) My second, scaled down version looked exactly like I thought it should.

I let it sit on our end table for a month or so and every time I caught sight of it I thought it still looked good. Hmm, I wonder anyone else likes it.  I took my little wooden bank to church and showed a few people.  They liked it, which told me I did it right.

So I took the measurements of my little bank and cut up some wood scraps (that’s the beauty of it, it’s made from scraps!) and made two more, one of which will be painted instead of stained. As I write, I’ve got one up on ebay to see if anyone is interested.  We’ll see.  [Edit: The ebay auction ended when some kind soul ‘bought it now’]

Tero Nekonata – A Short Story in Esperanto (part 4)

April 27, 2012

Ŝiptaglibro de la Kopluŝa Kosmoŝipo Itsen 23an tagon de la 6a monato de la jaro 1082 de la Kopluŝa Erao. Ni estis atakita de tri alimondaj ŝipoj de granda povo. Niaj armiloj kaj defendiloj ne utilas. Niaj kampogeneratoroj estas damaĝitaj, kaj eble estas neripareblaj. Leŭtenanto Tejrk konvinkis min permesi lin provi unuan kontakton al ĉi tiuj nekonatajn alimondulojn. Mi nur esperas ke li pravas pri lia plano.
Sur la ĉefekrano, sola kosmovestita figuro elŝvebis de la Itsen. Uzante dorsmanovrilon, la figuro moviĝis malrapide al la plej apuda malamika ŝipo. Luma kvadrato aperis en la ŝipo kaj longa mekanika brako eltendiĝis, tenilo ĉe ĝia fino. Ĝi tenis la kosmovestitan Tejrk kaj entiris lin. La luma kvadrato fermiĝis.
El la taglibro de Ŝengek Barinium, Observistino por la Kopluŝa Konsilantaro. 1082,6,23. Ni estadis solaj sur la planedo dum du tagoj. Glorin Trejd, la Med-teko estas kun ni, sed ŝi pasigas la plejparto de ŝia tempo kun la indiĝenoj, kolektante datumojn. Leŭtenanto Midĝ supoze revenis ĉi matene kun la ŝipeto. La ŝipo ankoraŭ ne kontaktis nin. Mi esperas ke ĉiu bone fartas. Unu el la indiĝenidoj ekŝatas Komandoron Iloŭ. Lia nomo estas Bagumba, mi kredas. Bagumba sekvas nin dum ni esploras la ĉirkaŭaĵojn. Eble li estis asignita por helpi al ni lerni sian lingvon.
Mogbi ridetis kiel kutime dum li alvenis Ŝengekon. Li trovis ŝin sidantan sur roko apud la malgranda rivereto kiu fluis flanke de la vilaĝo. Laŭflue, ĝi larĝiĝis en rokplena lageto kie la vilaĝaninoj lavis la rudimentajn vestojn kiujn ili surportis.

“Ĉu vi ricevis ian vorton de la Itsen?” demandis Ŝengek.

Mogbi kapneis. “Aglaja,” li diris, parolante la indiĝenan lingvon.

“Ŝengek malridetis. “Mi esperas ke ili baldaŭ venos. Mi malamas ĉi tiun lokon. La insektoj pikas.” Ŝi frapis unu sur sia brako, “Estas tro varme, kaj estas nenio ĉi tie krom savaĝuloj kaj bestoj.” Ĉe tiu punkto birdo kriis supre.

Mogbi atendetis, malrapide malantaŭen paŝante. La vilaĝplejaĝuloj donis al li ceremonian lancon, sed nun li reprenis la penson montri ĝin al ŝi. “Rigardu la helan flankon de la afero,” li diris, provante gajigi ŝin. “Ni havas spireblan aeron, manĝeblan manĝaĵon, kaj . . . rigardu la belan pejzaĝon. Kie aliloke vi vidus tian lunon.” Li indikis la helan duoncirklon suprenirantan malantaŭ ŝi.

Ŝengek sinturnis por rigardi super sian ŝultron kaj subite kriegis saltante al Iloŭn. “Serpento!” ŝi kriis, indikante. Mogbi ridis.

“Serpento? Mi tuj venkos ĝin.” Mogbi paŝis mokgalante, eltentante lian ceremonian lancon. Li metis unu fino en maŝon de la serpento kaj ĵetis ĝin for kvin metrojn. “Via serpento estas venkita, Observistino moŝto.”

Tiam, Bagumba, la indiĝena knabo, trarompis la arbetaĵojn, rapide babilaĉante kaj indikante de kien li iris.

“Kion li diris?” diris Ŝengek, “Mi ne komprenas.”

“Fakte mi ne scias,” diris Mogbi. “Mi pensis ke li diris ion pri Trejd. Li parolas tro rapide. Ni sekvu lin.”

Ili postkuris la knabon tra la vilaĝo al kien la arbareto malfermiĝis al herbokampo. Bagumba haltis kaj indikis. Kelkaj vilaĝanaj viroj ĉeestis, tenante lancojn pretajn. Ŝengek vidis grandan kvarpiedan beston en la kampo. Ŝi ankaŭ aŭdis la timkriegojn de Glorin Trejd. Antaŭ ol ŝi povis diri ajne, Mogbi pretigis sian magnetafusilon. Li pafis kaj la besto ekkriis, kaj flankenfalis. La vilaĝanoj hastis antaŭen. Ili fortiris la beston for mallongan distancon kaj komencis senintestigi ĝin.

Ŝengek ne povis sinmovi pro la okazintaĵo. Ŝi vidis Mogbin alkuri kien Glorin kuŝis kaj li kaŭris. Ŝi vidis lin rigardi al ŝi. La mieno de lia vizaĝo montris la tutaferon. La kapneo konfirmis ĝin.

Ŝi ploris. Kiam Mogbi remarŝis al ŝi, ŝi forpuŝis lin, kriante, “Mi malamegas ĉi lokon! Ĉu vi aŭdas min? Voku la ŝipon tuj kaj forprenu min el ĉi planedaĉo stulta! Mi malamegas ĝin!”

Mogbi ekpaŝis malantaŭen kaj diris, “Ne povas. La Itsen nepre estas for alie ĝi kontaktus nin.”

Ŝengek denove kriis, forviŝante larmojn de siaj vangoj. “Skeŭt ĉi mondon tutan! Estas vivanta infero!” Ŝengek ekkuris al la vilaĝo kaj Mogbi sekvis.
Ŝi kuris en la kabanon la vilaĝanoj ‘donis,’ sinĵetante sur la herban maton. Mogbi haltis kaj restis ekstere. Bagumba ekestis ĉe lia flanko kaj Mogbi penis komuniki al la knabo ke Ŝengek estu observata. Tiam li reiris al kie kuŝis la mortinta korpo de Glorin Trejd. La vilaĝaj viroj kunvenis kaj Mogbi sukcesis aranĝi por funebra ŝtiparo kiel estis kutima por Kopluŝaj funebroj.
La suno subiradis kiam Mogbi eniris la kabanon. Ŝengek endormiĝis post sia kolerego. Li ŝaltis la lampeton el la ekipsako kaj dolĉe skuis ŝin per la ŝultro. Ŝi sinmovis.

“Ne estas facila maniero diri ĝin, Ŝengek . . .” Ŝi sinturnis kaj ekapogis sin per unu brako por rigardi lin atentante. “ Mi aranĝis pri la ŝtiparo . . .”

“Ho,” ŝi diris mallaŭte, preskaŭ fluste, “Ĉu ni devas?”

“Ne, vi ne devas, sed mi volis doni al vi la okazon . . .”

Ŝengek tusis kaj malrapide stariĝis. Ŝi verŝis akvon el kukurbon en siajn manojn kaj akvoŝmiris sian vizaĝon. “Certe mi aspektas aĉa.”

“Ne gravas nun,” diris Mogbi. “Um, Mi intencis . . .”

Ŝengek subspiris. “La vero taŭgas dumtempe,” ŝi diris, provante ordigi sian hararon sen eĉ spegulo. “La afero ne temas pri mi.”

Ili forlasis la mallumon de la kabano kaj eliris al la krepuska ekstero. Ŝengek senpense frapis insekton sur sian brakon. “Abomenaj insektoj.”

La korpo de Glorin Trejd estis volvita per bestofelo kaj kuŝis sur perono konstruita el brakograndaj ŝtipoj super amaso de simile grandaj lignaĵoj. Torĉoj brulantaj ĉirkaŭestis la ŝtiparo. La indiĝeno ili konis kiel ‘Ĉefo’ alproksimiĝis ilin kaj diris kelkajn malrapidajn vortojn. Ŝengek ankoraŭ ne povis kompreni kion li diris, sed Mogbi respondis jese. Ĉefo mandonis al Mogbi du brulantajn torĉojn.

Mogbi rigardis al Ŝengek, mandonante unu torĉon al ŝi, “Mi faros sole laŭ via volo.”

Ŝi kapneis. “Ne, Mi bezonas fari ĝin. Glorin meritas . . .” larmoj malsekigis ŝiajn vangojn.

Ili kune alproksimiĝis la funebran ŝtiparon, la aliaj vilaĝanoj staradis ĉirkaŭ ĝi je sendanĝera proksimo.

Mogbi diris ĉantante en la vrita lingvo, “Kani ronaŭsteŭa kanom.”

Ŝengek, apud li, rediris la peton en la kopluŝa, “Zoŭg liritej siv.” Tiam ili kune enpuŝis siajn torĉojn en la ŝtiparon.

Esperantists: Humorless or Just Don’t Get It?

April 27, 2012

OK, this is a bit of a rant.  Months and months ago someone on a forum I frequent put up a pretty fun game called The Universal Vending Machine. The principle is that you put a coin, or any other unit of exchange (including miscellaneous objects and impossibilities) into a totally black vending machine I.E. you can’t see what’s in there, nor what you are choosing, and the poster to the forum after you tells you what food, object, whatever you get from the vending machine. This game has been going on a very long time.  Apparently no one has wearied from thinking up imaginative objects to put in the machine nor of funny or related things to come out.

So I decided  to spread the fun around and put an Esperantized version of it over on Lernu.net, about the happeningest place for Esperantists on the internet.

(sound of virtual crickets chirping…)

OK, I did put it in the humor section, months passed and I thought maybe it would do better in the etc.  section. After all folks seem to be having fun there too.

One guy responded appropriately and then…

(sound of virtual crickets chirping…)

Still wanting to spread the fun around, I gave up and put the English version over on the forums of Where’s George.  It’s been a smash hit since day one.

So, are Esperantists just bereft of a sense of humor, lack imagination sufficient to play the game, or do they just not get it?

Real World Harper Songs

April 4, 2012

I’m guessing your first question is, “What is a Harper Song?” In Anne McAffrey’s fictional series, Dragonriders of Pern, Harpers are the teachers, judges, and advisers of the people.  Much of their education is in the form of Harper ballads or teaching ballads which are used to teach the common folk about their duty to the dragonriders and about the menace of Thread.

A while ago, I began searching YouTube to find examples of songs that could be used as teaching aids in the real world.  I began with such historic ballads as Sink the Bismark and Wreck of the Edmund Fitzgerald. I found many sources ranging from the comical yet educational Animaniacs and Schoolhouse Rock tunes from the 1970’s to  many historical ballads sung by Johnny Horton and Fess Parker.  Very recently I happened upon a British based collection from Horrible Histories.

A history teacher in Hawaii has also joined the fray, creating historical music videos of varying quality based on popular songs in the best harper tradition.  I’ve collected many of these tunes in a playlist in no particular order on youtube. Real World Harper Songs.

Tero Nekonata – A Short Story in Esperanto (part 3)

April 4, 2012

Taglibro de la Kopluŝa kosmoŝipo Itsen: la 22an tagon de la 6a monato de la jaro 1082 de la Kopluŝa Erao. Nia surteriĝa teamo malkovris primativajn homojn sur la tria planedo kaj iniciatis kontakton. Tiuj ŝajnas esti ĉe la ŝtonepoka nivelo de teknologio, sed Med-Teko Trejd konfirmas ke ili estas puraj homoj, ne prakolonianoj de Vrit. Detektiloj montras la alveno de tri grandaj nekonataj kosmoŝipoj el nekonata parto de la kosmo. Mi revokis Lingviston Tejrk kaj la sciencistojn al la Itsen. Komandoro Iloŭ kaj Observistino Barinium daŭrigos la unuan kontakton.

“Leŭtenanto Tejrk sinprezentas, Kapitano.” La juna Leŭtenanto staris atendante al Karpla.

“Sinjoro Tejrk, estas tri nekonataj ŝipoj alproksimiĝante al ni el la sektoran internaĵon. Mi bezonas ke vi pretiĝu por la unua kontakto. Ni nuntempe elsendas amikajn bildojn al la ŝipoj. Mi ne bezonas rememorigi vin ke neniu kosmoŝipo iam ajn revenis el ĉi tiu sektoron.”

“Ne, Kapitano. Nenecesas. Mi havas la saman penson. Mi penos plej bone. Kiam la Nekonatoj alvenos?”

Karpla rigardis al la rudroradulo. “Leŭtenanto Leslej?”

La Nekonatoj alproksimiĝas je duon lumrapido. Do ili estos ĉe armillimo morgaŭe je la 10a horo kaj duono.”

Tejrk flustris al si, “Certe ni ne pafos al ili…”

“Nur por sindefendo, Leŭtenanto,” diris Karpla. “Ŝajnas ke morgaŭ estos grava tago.”

 

Dormeco evitis Tejrkon kaj la mateno tro frue alvenis por ripozo. Li frue sinprezentis por deĵoro kaj sidiĝis ĉe komputilstacio. La Kapitano pravis. Dum la pasinta jardudeko ne malpli ol kvin kosmoŝipoj eniriĝis Sektoron 42. Estas ankaŭ listo de Vritaj esplorŝipoj de antaŭ-Aliancaj tagoj. Neniom reaperis. La Itsen verŝajne estis la nura povanta elsendi mesaĝon antaŭ… kio ajn okazis. Sektoro 42 ankaŭ havis la kromnomon ‘La Nekonata Sektoro’ ĉar ĝi neniam estis esplorita, dum aliaj apudaj sektoroj estis esploritaj iome. Mapo de tiu kvadranto montris ke la neesplorita regiono estas multe pli granda ol nur unu sektoro. Ĉu la Nekonatoj…”

“Ĉu frua komenco al la tago, Leŭtenanto? Tre laŭdinda.” Kapitano Karpla staris tuj malantaŭ li.

“Jes, Kapitano, mi…”

“Mi vidas ke vi legesploras pri la regiono. Jes, tre laŭdinda.” Karpla paŝis al lia komandseĝo kaj sidiĝis. Li trinketis sian matenan kafeinaĵon.

Leslej raportis, “Nekonatoj estas ĵus ĉe la atingebleco de niaj armiloj, Kapitano. Ili malrapidiĝadis kiel ni anticipis. Certe ili venas al ni.”

“Tre bone, Sinjoro Leslej. Elorbitiĝu de la planedo. Ni eble bezonos manovrospacon.”

“Jes, Kapitano. Elorbitiĝanta.”

La Itsen atendis, sufiĉe fora de la planedo kaj la luno. Sur la granda ekrano la tri Nekonatoj pli klariĝis. La aspekto malsamis al ion ajn antaŭe registrita. Ili aspektis kiel glataj, facetaj, kupoloj kun enskribitaj duoncirkloj sur la superaj partoj. Se ekzistis ion ajn skribaĵojn ili estis netrovebla per la homa okulo.

“Kapitano, Leŭtenanto Midĝ petas permeson forlanĉi por lia reiro al la planedo,” diris komunika oficiro Glin. “Ni ankoraŭ estas sufiĉe proksima por surteriĝo.”

Karpla rigardadis la alvenantaj ŝipoj, sed tiam ekrigardis Glin, “Mi donas permeson. Komandoro Iloŭ ne pardonas min se ni forlasos nin longdaŭre.”

Tuj post la lanĉo de la surteriĝa ŝipeto, lumradio ekbrilis el unu el la Nekonatoj. La forto de la eksplodo balancigis la Itsen. “La ŝipeto detruigxis!” kriis Leslej.

“Eku la ŝirmilojn! Batalon pripretu!” ordonis Karpla. Alarmo hupis tra la ŝipo. “Sinjoro Leslej, celigu raketojn al la antaŭa Nekonato.

Tejrk sinturnis en sia seĝo kaj frontis al Karpla. “Sinjoro, se ni volas komuniki al ili . . .”

Karpla frontiĝis lin. “Ne diru al mi kiel komandi mian ŝipon. Leŭtenanto Glin, elsendu la jenan mesaĝon al la Malamikoj: Atentu alimondaj ŝipoj, Mi estas Kapitano Dagrit Karpla de la Kopluŝa kosmoŝipo Itsen. Ni estas en misio de paca esplorado kaj ne intencas al vi ian malutilon. Bonvolu respondi.”

Tejrk returniĝis al sia loko kaj daŭris sian laboron.

“Mesaĝo envenanta, Kapitano,” diris Glin.

“Surekranigu ĝin.”

Tejrk finis kion li faradis kaj frontis la grandan ekranon. Sur ĝi estis granda tripieda cefalopodo kun tentakloj. La sono kiu kunestis la estaĵo estis plej simila al suĉsono, tiel kiel malpleniganta kloako, interpunkciita per glugloj.

Karpla sinturnis al Tejrk. “Kion vi pensas pri ĝi?”

“Tre interese, Sinjoro. Mi bezonas aŭskulti pluon por elpensi la lingvon.” Tejrk faris iom da pruvaj suĉsonoj, provante imiti kion li aŭdis. “Kapitano, mi havas ideon . . .”

Estis ekbrilego kaj la Itsen skuiĝis. “Eble vi ne havos la eblon se ĉi tiu daŭre okazos. Sinjoro Leslej, lanĉu tiujn raketojn!”

Kvar raketoj rapidis al la antaŭa ŝipo. Lumradio ekbrilis el la ŝipo kaj detruis la raketojn. La lumradio tiam celis al la Itsen. La ŝipo skuiĝis kaj kelkaj komandpaneloj eksplodis kun fajeroj. Leslej raportis, “Tiu trafis nian numeron kvar kampogeneratoron. Ĝi trapasis niajn ŝirmilojn!”

“Pretigu la partiklaradioj,” ordonis Karpla.

Tejrk stariĝis, “Kapitano, se mi povas . . .”

“Partiklaradioj pretas, Kapitano.”

“Pafu!”

La radioj preskaŭ atingis la malamikan ŝipon, sed antaŭ la trafo ili disspeguliĝis en kosmon.

Plua frapo de la malamikoj. La Itsen skuiĝis pli forte ĉifoje. Tejrk falis al la Kapitano.

“Barbordaj kampogeneratoroj detruiĝis, Sinjoro,” diris Leslej.

Tejrk sintiris al Karpla. “Sinjoro, se mi rajtas, Mi kredas ke ni ne povas venki en ĉi tiu batalo. Neniu el niaj ŝipoj iam revenis el ĉi tiu sektoro, sed mi havas ideon.”

Plua eksplodo skuigis la sxipon. Karpla rigardis Tejrk. “Jes Leŭtenanto? Kion vi pensas?”

“Ni bezonas paroli al ilin. Evidentas ke ni ne komprenas ilin nek ili nin. Ni havas la saman situacion kiun havis la Elira Ŝiparo kuntraŭ la blejsardoj.”

Karpla bone memoris la senvenkon inter la ŝiparo irinte al Kopluŝo kaj la alimonda ŝipareto antaŭ ĝi. “Kion vi sugestas?”

Tejrk iris al sia komandpanelo kaj premis butonon. “Permesu min iri jen tie, sole. Estas la nura solvo. Unu homo ne minacos ilin.”

“Ĉu vi frenezas?” diris Karpla. “Kial ili ne pafus al vi kiel ili jam faris al la ŝipo?”

“Mi ĵus sendis al ili bildojn pri mia intenco. Mi pensas ke ili sufiĉe scivolos. Rimarku ke ili ĉesis pafi. Post kiam mi estos tie, mi certas ke mi povos komuniki al ili.”

Karpla rigardis la tri alimondajn ŝipojn sur la ekrano. “Nu, bone, Leŭtenanto. Ni provos vian ideon.