Tero Nekonata – A Short Story in Esperanto (part 3)

Taglibro de la Kopluŝa kosmoŝipo Itsen: la 22an tagon de la 6a monato de la jaro 1082 de la Kopluŝa Erao. Nia surteriĝa teamo malkovris primativajn homojn sur la tria planedo kaj iniciatis kontakton. Tiuj ŝajnas esti ĉe la ŝtonepoka nivelo de teknologio, sed Med-Teko Trejd konfirmas ke ili estas puraj homoj, ne prakolonianoj de Vrit. Detektiloj montras la alveno de tri grandaj nekonataj kosmoŝipoj el nekonata parto de la kosmo. Mi revokis Lingviston Tejrk kaj la sciencistojn al la Itsen. Komandoro Iloŭ kaj Observistino Barinium daŭrigos la unuan kontakton.

“Leŭtenanto Tejrk sinprezentas, Kapitano.” La juna Leŭtenanto staris atendante al Karpla.

“Sinjoro Tejrk, estas tri nekonataj ŝipoj alproksimiĝante al ni el la sektoran internaĵon. Mi bezonas ke vi pretiĝu por la unua kontakto. Ni nuntempe elsendas amikajn bildojn al la ŝipoj. Mi ne bezonas rememorigi vin ke neniu kosmoŝipo iam ajn revenis el ĉi tiu sektoron.”

“Ne, Kapitano. Nenecesas. Mi havas la saman penson. Mi penos plej bone. Kiam la Nekonatoj alvenos?”

Karpla rigardis al la rudroradulo. “Leŭtenanto Leslej?”

La Nekonatoj alproksimiĝas je duon lumrapido. Do ili estos ĉe armillimo morgaŭe je la 10a horo kaj duono.”

Tejrk flustris al si, “Certe ni ne pafos al ili…”

“Nur por sindefendo, Leŭtenanto,” diris Karpla. “Ŝajnas ke morgaŭ estos grava tago.”

 

Dormeco evitis Tejrkon kaj la mateno tro frue alvenis por ripozo. Li frue sinprezentis por deĵoro kaj sidiĝis ĉe komputilstacio. La Kapitano pravis. Dum la pasinta jardudeko ne malpli ol kvin kosmoŝipoj eniriĝis Sektoron 42. Estas ankaŭ listo de Vritaj esplorŝipoj de antaŭ-Aliancaj tagoj. Neniom reaperis. La Itsen verŝajne estis la nura povanta elsendi mesaĝon antaŭ… kio ajn okazis. Sektoro 42 ankaŭ havis la kromnomon ‘La Nekonata Sektoro’ ĉar ĝi neniam estis esplorita, dum aliaj apudaj sektoroj estis esploritaj iome. Mapo de tiu kvadranto montris ke la neesplorita regiono estas multe pli granda ol nur unu sektoro. Ĉu la Nekonatoj…”

“Ĉu frua komenco al la tago, Leŭtenanto? Tre laŭdinda.” Kapitano Karpla staris tuj malantaŭ li.

“Jes, Kapitano, mi…”

“Mi vidas ke vi legesploras pri la regiono. Jes, tre laŭdinda.” Karpla paŝis al lia komandseĝo kaj sidiĝis. Li trinketis sian matenan kafeinaĵon.

Leslej raportis, “Nekonatoj estas ĵus ĉe la atingebleco de niaj armiloj, Kapitano. Ili malrapidiĝadis kiel ni anticipis. Certe ili venas al ni.”

“Tre bone, Sinjoro Leslej. Elorbitiĝu de la planedo. Ni eble bezonos manovrospacon.”

“Jes, Kapitano. Elorbitiĝanta.”

La Itsen atendis, sufiĉe fora de la planedo kaj la luno. Sur la granda ekrano la tri Nekonatoj pli klariĝis. La aspekto malsamis al ion ajn antaŭe registrita. Ili aspektis kiel glataj, facetaj, kupoloj kun enskribitaj duoncirkloj sur la superaj partoj. Se ekzistis ion ajn skribaĵojn ili estis netrovebla per la homa okulo.

“Kapitano, Leŭtenanto Midĝ petas permeson forlanĉi por lia reiro al la planedo,” diris komunika oficiro Glin. “Ni ankoraŭ estas sufiĉe proksima por surteriĝo.”

Karpla rigardadis la alvenantaj ŝipoj, sed tiam ekrigardis Glin, “Mi donas permeson. Komandoro Iloŭ ne pardonas min se ni forlasos nin longdaŭre.”

Tuj post la lanĉo de la surteriĝa ŝipeto, lumradio ekbrilis el unu el la Nekonatoj. La forto de la eksplodo balancigis la Itsen. “La ŝipeto detruigxis!” kriis Leslej.

“Eku la ŝirmilojn! Batalon pripretu!” ordonis Karpla. Alarmo hupis tra la ŝipo. “Sinjoro Leslej, celigu raketojn al la antaŭa Nekonato.

Tejrk sinturnis en sia seĝo kaj frontis al Karpla. “Sinjoro, se ni volas komuniki al ili . . .”

Karpla frontiĝis lin. “Ne diru al mi kiel komandi mian ŝipon. Leŭtenanto Glin, elsendu la jenan mesaĝon al la Malamikoj: Atentu alimondaj ŝipoj, Mi estas Kapitano Dagrit Karpla de la Kopluŝa kosmoŝipo Itsen. Ni estas en misio de paca esplorado kaj ne intencas al vi ian malutilon. Bonvolu respondi.”

Tejrk returniĝis al sia loko kaj daŭris sian laboron.

“Mesaĝo envenanta, Kapitano,” diris Glin.

“Surekranigu ĝin.”

Tejrk finis kion li faradis kaj frontis la grandan ekranon. Sur ĝi estis granda tripieda cefalopodo kun tentakloj. La sono kiu kunestis la estaĵo estis plej simila al suĉsono, tiel kiel malpleniganta kloako, interpunkciita per glugloj.

Karpla sinturnis al Tejrk. “Kion vi pensas pri ĝi?”

“Tre interese, Sinjoro. Mi bezonas aŭskulti pluon por elpensi la lingvon.” Tejrk faris iom da pruvaj suĉsonoj, provante imiti kion li aŭdis. “Kapitano, mi havas ideon . . .”

Estis ekbrilego kaj la Itsen skuiĝis. “Eble vi ne havos la eblon se ĉi tiu daŭre okazos. Sinjoro Leslej, lanĉu tiujn raketojn!”

Kvar raketoj rapidis al la antaŭa ŝipo. Lumradio ekbrilis el la ŝipo kaj detruis la raketojn. La lumradio tiam celis al la Itsen. La ŝipo skuiĝis kaj kelkaj komandpaneloj eksplodis kun fajeroj. Leslej raportis, “Tiu trafis nian numeron kvar kampogeneratoron. Ĝi trapasis niajn ŝirmilojn!”

“Pretigu la partiklaradioj,” ordonis Karpla.

Tejrk stariĝis, “Kapitano, se mi povas . . .”

“Partiklaradioj pretas, Kapitano.”

“Pafu!”

La radioj preskaŭ atingis la malamikan ŝipon, sed antaŭ la trafo ili disspeguliĝis en kosmon.

Plua frapo de la malamikoj. La Itsen skuiĝis pli forte ĉifoje. Tejrk falis al la Kapitano.

“Barbordaj kampogeneratoroj detruiĝis, Sinjoro,” diris Leslej.

Tejrk sintiris al Karpla. “Sinjoro, se mi rajtas, Mi kredas ke ni ne povas venki en ĉi tiu batalo. Neniu el niaj ŝipoj iam revenis el ĉi tiu sektoro, sed mi havas ideon.”

Plua eksplodo skuigis la sxipon. Karpla rigardis Tejrk. “Jes Leŭtenanto? Kion vi pensas?”

“Ni bezonas paroli al ilin. Evidentas ke ni ne komprenas ilin nek ili nin. Ni havas la saman situacion kiun havis la Elira Ŝiparo kuntraŭ la blejsardoj.”

Karpla bone memoris la senvenkon inter la ŝiparo irinte al Kopluŝo kaj la alimonda ŝipareto antaŭ ĝi. “Kion vi sugestas?”

Tejrk iris al sia komandpanelo kaj premis butonon. “Permesu min iri jen tie, sole. Estas la nura solvo. Unu homo ne minacos ilin.”

“Ĉu vi frenezas?” diris Karpla. “Kial ili ne pafus al vi kiel ili jam faris al la ŝipo?”

“Mi ĵus sendis al ili bildojn pri mia intenco. Mi pensas ke ili sufiĉe scivolos. Rimarku ke ili ĉesis pafi. Post kiam mi estos tie, mi certas ke mi povos komuniki al ili.”

Karpla rigardis la tri alimondajn ŝipojn sur la ekrano. “Nu, bone, Leŭtenanto. Ni provos vian ideon.

Advertisements

Tags: , ,

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s


%d bloggers like this: