Dragonsdawn in Esperanto (part II)

It’s only been four years and I’m finally getting to typing in the second (and most exciting) part of this excerpt from Anne Mcaffrey’s Dragonsdawn.

Read part I here


Tre oriente kaj iomete sude de Landing, Sean kaj Sorka ĉasadis vivernojn por Ripoztagaj manĝaĵoj. Dum la plivastiĝo de la homaj loĝlokoj, furaĝantoj devis iri pli fore por ĉasado.

“Ili ne eĉ penas ĉasi, Sorka,” Sean diris malridante. “Ili pasigis duonmatenon disputante. Fardaj malsaĝuloj.” Li levis unu muskolan brunan brakon en kolera gesto al siaj ok draketoj. “Pli bone kondutu, vi flugantaj malfortuloj.  Ni ĉi estas por ĉasi!”

Li estis ignorata dum siaj brunuloj ŝajne disputadis kun la mensosintezuloj, plej atakeme kun Blazer, la reĝino de Sean. Tio estis eksterordinara konduto. Blazer, kiu estis genetike plibonigita per la prilaboro de Bay Harkenon, kutime montris la obeemecon kiun iu el la malaltaj koloruloj donus al la fekundaj oraj draketinoj.

“Ankaŭ la miaj,” Sorka diris, kapjesante dum siaj propraj kvin kuniĝis kun tiuj de Sean.

“Ho Jays, Ili ĉasas nin!” Malstreĉante siajn bridojn, ŝi komencis streĉi siajn krurojn ĉirkaŭ sian ĉevalinon sed ĉesis kiam ŝi vidis Seanon, rondirigante Cricketon por fronti la venantajn draketojn, por etendi ordonan manon. Ŝi eĉ pli timiĝis vidi la draketojn fariĝi en atakformacio, iliaj krioj, bruadoj pri neparolebla timo kaj danĝero. “Ĉu danĝero? Kie?”

Sean turnigis Cricketon per liaj koksoj, unu lertaĵo kiun Sorka neniam sukcesis instrui al Doove malgraŭ la helpo de Sean kaj ŝia propra senfina pacienco. Li serĉis la ĉielojn kaj restigis Cricketon dum la draketoj unuanime turnis siajn kapojn al la oriento.

Blazer ektrovis lian ŝultron, kirlante ŝian voston ĉirkaŭ lian kolon kaj maldekstran bicepson, kaj kriadis al la aliaj. Sean miris pri la interreago kiun li sensis. Reĝino akceptante ordonojn de brunuloj? Sed li estis distrita kiam ŝiaj pensoj fariĝis videble timiga.

“Landing en danĝero?” li demandis. “Ŝirmejen?”

Tuj post Sean parolis, Sorka ekkomprenis kion siaj bronzuloj penadis diri al ŝi. Sean ĉiam pli lerte legis la mensajn bildojn de siaj plibonigitaj draketoj, speciale tiujn de Blazer kiu estis la plej koheraj. Sorka ofte volis orulinon, sed ŝi tro amis siajn bronzulojn kaj brunulon por plendi. “Tio estas kion ili ĉiuj donas ankaŭ al mi.” Sorka diris, dum siaj kvin ektiris partojn de ŝiaj vestoj. Kvankam Sean povis ĉasi nudbruste, ŝiaj mamoj tro balanciĝis por rajdi senĉemize komforte. Ŝia senmanika leda veŝto subtenis ŝin, kaj protektis kontraŭ la ungotenoj de la draketoj. Bronzulo Emmett ektrovis la kapon de Doove sufiĉe longe por ekteni unu orelon kaj antaŭtufon, penante turnigi la kapon de la ĉevalino.

“Io granda, io danĝera, kaj ŝirmejen!” Sean diris, skuante lian kapon. “Estas nur fulmotondro, uloj. Rigardu, nur nubo!”

Sorka malridetis rigardante orienten. Ili sufiĉe altis sur la altebenaĵo por apenaŭ vidi la maron. “Tio estas strangaspekta nuboformo, Sean.  Mi neniam vidis ion similan. Pli similas la neĝonubojn ni jen kaj jen vidis en Irlando.”

Sean malridetis kaj streĉis siajn krurojn. Cricket, ekkomprenante la urĝajn timojn de la draketoj karakolis maltrakvile ĉeloke, sed evidentis ke li ekkurus tuj post Sean permesus lin. La okuloj de la ĉevalo ekblankrulis kun maltrankvilo dum li snufegis. Ankaŭ Doove malkvietiĝis kaŭzita de la stranga urĝeco de Emily. “Neniam neĝas ĉi tie, Sorka, sed vi pravas pri la koloro kaj formo. Laŭ Jays, kio ajn pluvas, ĝi damne preskaŭ videblas. Pluvo ĉi tie ne falas tiel.”

Duke kaj liaj unuaj du brunuloj vidis la nubon kaj ekkriis kun frustrado kaj teruro. Blazer trumpetis ferocan ordonon. Subite la du ĉevaloj estis ekkurigitaj per bone celitaj draketaj pikoj al la postaĵoj en rektantaŭan kuregon kiun la draketaro celigis norden kaj okcidenten. Nek brido, kruro, selo, nek voĉo efektis al la du dolorfrenezigitaj ĉevaloj, ĉar kiam ajn ili provis obei siajn rajdantojn, ili ricevis pluan ungofrapon de la atentaj draketoj.

“Kio diable estas al ili?” Sean kriis, tiregante la hakamoron kiun li uzis anstataŭ mordaĵo en la mola buŝo de Cricket. “Mi rompos lian aĉan nazon, mi ja faros!”

“Ne, Sean,” Sorka kriis, klinante al la kuregon. “Duke teruriĝas de tiu nubo, ankaŭ ĉiu el miaj. Ili neniam vundus la ĉevalojn! Ni estus idiotoj se ni ignorus ilin.”

“Se ni eĉ povus!”

La ĉevaloj plunĝadis antaŭen en ravinon. Sean postulis sian tutan lertecon resti rajdante sur Cricket, sed sia menso sensis la trankvilecon de Brazer ke ŝi sukcesis movigi ilin al sekureco.

“Sekureco kontraŭ kio?” li murmuris per sovaĝa grunto, malamante la senton de senpoveco sur besto kiu neniam malobeis lin dum ĝia sep jaroj, besto kiun li pensis ke li komprenis pli bone ol iu homo sur la tuta planedo. La antaŭen irrapido ne hezitis, eĉ kiam Sean sentis la grizan ĉevalon, korposana kiel ĝi estas, eklaciĝi. La draketoj pelis ambaŭ ĉevalojn antaŭen, rekte al unu el la malgrandaj lagoj kiuj dise troviĝis en tiu parto de la kontinento.

“Kial akvo, Sean?” Sorka kriis. Malantaŭen kliniĝante kaj tiregante la buŝon de Doove. Kiam la ĉevalino vole malrapidis, Duke kaj la aliaj du bronzuloj kriis proteste kaj refoje pikis ŝian sangan postaĵon.

Henante kaj blankokula kun timo, la ĉevalino saltis en la akvon, preskaŭ elseligante sian rajdanton. La virĉevalo enplonĝis apud ŝi, kolerigita de la hokungoj de la draketoj de Sean.

La lago, profunda baseno kolektante la defluaĵon el la najbaraj montetoj, havas apenaŭan strandon kaj la ĉevaloj baldaŭ estis naĝantaj, obstine pelataj de la draketoj al la roka elstaraĵo ĉe la fora flanko. Sean kaj Sorka ofte sunbanis sur tiu rokbreto; ili ĝuis plonĝi de sur sia alta sidejo en la profundan akvon sube.

“La rokbreto? Ili volas nin iri sub la breton? Tie la akvo tre profundegas.”

“Kial?” Sorka refoje demandis. “Estas nur pluvo ventanta.” Ŝi naĝis flanke de Doove, unu mano sur la selkapo, la alia tenante la bridrimenojn, lasante la penadon de la ĉevalino tiri ŝin antaŭen.

“Kien iris ili ĉiuj?”

Sean, naĝante flanke de Cricket, turnis flanke por rigardi malantaŭen laŭ la vojo de kie ili ĵus venis. Liaj okuloj pligrandiĝis. “Tio ne estas pluvo. Naĝu, Sorka! Naĝu sub la rokbreton!”

Ŝi ĵetis ekrigardon trans sian ŝultron kaj vidis kion ektimigis la kutime ne maltrankviligeblan junan viron. Teruro aldonis fortecon al ŝiaj brakoj. Tirante la rimenojn, ŝi urĝis al Doove plifortigi la penon. Ili jam preskaŭ atingis la breton, preskaŭ alveninte al kia ajn malgranda sekureco ĝi proponas kontraŭ la siblanta, arĝenta falaĵo kiu plaŭdis tiel minace trans la arbaron ili ĵus eliris.

“Kie la draketoj?” Sorka kriegis irante al la ombro de la rokbreto. Ŝi ektiris je Doove penante tiri la ĉevalinon post ŝi.

“Sendube pli secure kie ajn ili estas!” Sean ŝajnis kolerega dum li perfortis Cricketon sub la breton. Estis apenaŭ sufiĉa spaco por la ĉevalaj kapoj resti super la akvonivelo, sed estis nenia tenaĵo por siaj baraktantaj kruroj.

Subite ambaŭ ĉevaloj ĉesis rezisti siajn rajdantojn kaj ekpremadis Seanon kaj Sorkan kontraŭ la internan muron, henantaj pro timego.

“Levu viajn krurojn, Sorka! Stabiligu vin kontraŭ la interna muro!” Sean kriis montrante. Tiam ili aŭdis la siblon sur la akvo. Rigardante preter la ĉevalaj kapoj, ili efektive vidis la longajn maldikajn fadenojn plonĝante en la akvon. La lago subite agitiĝis kaj estis tranĉanta ĉiudirekte per naĝiloj de la foksenoj kiujn oni semis en la riveretojn.

Jays! Rigardu tion!” Sean montris ekscite al granda flamŝprucaĵo tuj super la surface de la lago kiu bruligis grandan interplektaĵon de la afero antaŭ ol ĝi enakviĝis.

“Jen, ankaŭ tie!” Sorka diris, kaj ili aŭdis la agitan sed triumfan blekadon de draketoj. Kunpremite sub la elstaraĵo, ili vidis nur ekvidaĵojn de draketoj kaj la neatenditajn flamojn.

Subite Sorka rememoris tiun longantaŭan tagon kiam ŝi unue vidis la draketojn defendantaj la kortbirdajn gregojn. Tiam ŝi estis certa ke Duke ekflamis vivernon.

“Tio okazis antaŭe, Sean, “Sorka diris, ŝiaj fingroj glitis de sur lia malseka ŝultro kiam ŝi provtenis ĝin por atentigi lin. “Iel ili elspiras fajron. Eble por tio ili havas la duan stomakon.”

“Nu, mi ĝojas ke ili ne malkuraĝas,” Sean mumuris, zorge naĝante sin al la aperturo. “Ne,” li diris en voĉo esperplena, elspirante grandan suspiron. “Neniel malkuraĝuloj. Sorka, venu.”

Zorge ekrigardante al Doove, Sorka aliris al Sean kaj ekkriis kun surprizekzaltiĝo. La aro da draketoj plimultiĝis per amaso da aliaj. La etaj militistoj ŝajne laŭvice plonĝis al la fia pluvo, la flamsprucoj brulis la teruraĵon al nigraĵon kiu falis kiel cindroj al la lagosurfaco, kie rapidaj fiŝfaŭkoj forglutis ĝin.

“Vidu, Sorka, la draketoj protektas la rokbreton.”

Sorka vidis la minacan pluvon falantan nemalhelpata en la lagon ĉe ambaŭ flanko de la draketa fajrozono.

Jays, Sean, rigardu kion ĝi faras al la arbetaĵoj!” Ŝi fingromontris al la lagobordo. La densaj grupoj da rezistaj arbetaĵoj tra kiuj ili trarajdis antaŭ nur momentoj ne plu videblis, kovritaj de tordiĝantaj ‘aĵoj’ kiuj ŝajne pligrandiĝis dum ili spektis. Sorka naŭziĝis, kaj nur per intensa konsentrado ŝi ne elvomis sian matenmanĝon. Sean blankiĝis ĉe la buŝo. Liaj manoj, ritme movante por restigi lin enpozicie en la akvo, pugniĝis.

“Ne damne mirinde ke la draketoj timis.” Li batis la akvon per senpovaj pugnoj, kaŭzante ondetojn. Duke de Sorka aperis subite, ŝvebanta ĵus ekstere enrigardante. Li atendis nur sufiĉe longe por fajfeti rekuraĝigon, kaj tiam senmetafore malaperis.

“Nu, do,” Sean diris. “Se mi estus Pol Nietro, mi nomus tiun tujan transflirton la plej bonan defendkapablon kiun bestospeco povus evoluigi.” Longa fadeno serpentis de la breto kaj momente pendis antaŭ iliaj terurigitaj okuloj ĝis flamolango bruligis ĝin. Naŭzigite, Sean puŝis akvon sur la restaĵon, forplaŭdante la flosantan nigraĵon for de Sorka kaj si. Malantaŭ ili la spirado de la ĉevaloj montris indikojn de malfacileco.

“Ĝis kiam?” Sean diris, glitante al la kapo de Cricket kaj trankviligante la ĉevalon per la manoj. “Ĝis kiam?”


Go to part III

Advertisements

Tags: , , , , , , ,

2 Responses to “Dragonsdawn in Esperanto (part II)”

  1. Dragonsdawn in Esperanto? | Koplushian's Blog Says:

    […] [Read Part II here]] […]

  2. Dragonsdawn in Esperanto (part III) | Koplushian's Blog Says:

    […] Read part II here […]

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s


%d bloggers like this: