Dragonsdawn in Esperanto (part III)

Well, It’s nearly a year and here finally is the final parts of the chapter of Dragonsdawn by Ann Mcaffrey that I translated into Esperanto. Any interest in hearing me read it aloud? I’m thinking I may dig out my copy of All the Weyrs of Pern and find a chapter in that to work on next. Either that or a chapter from The Dolphins of Pern, maybe both in time. Read part II here


“Ĝi estas ne seksumagado,” Bay diris al Sabra kiam ŝi telefonis, “kaj ĝi estas tute neracia tipo de konduto.” Mense serĉante tra ĉion ŝi sciis kaj observis  pri la draketoj, Bay rigardadis el sia fenestro. Dum ŝi rigardis, flugsledo leviĝis el parkloko apud la meteoturo, kaj ĝi celis plenrapide al la ŝtormo. “Lasu min diskuti kun Pol. Mi revokos vin. La afero vere nekutimas.”

Pol prilaboradis la legomkreskejon malantaŭ la domo. Li vidis ŝin ventanta kaj mansalutis gaje, klinigante sian vizieritan ĉapon kaj viŝante sian frunton. La kreskeja grundo estis zorge riĉigita kaj plibonigita per speco de Teranaj skaraboj kaj vermoj kiuj egale kontentis aerumi la grundon ĉe Pern aŭ ĉe Tero kaj almultiĝis la lokaj, malpli diligentaj bestetoj. Bay vidis Polon ĉesi kaj ĉirkaŭrigardi, lia mano en ekviŝo; ŝi supozis ke li nur tiam rimarkis la foreston de la draketoj.

“Kien ili ĉiuj iris?” Li ekrigardis al aliaj rezidaj placoj kaj la malplena tegmento de Betty. “Iom subite, ĉu ne?”

“Sabra ĵus vokis al mi. Ŝi diris ke ilia Fancy ŝajne atakis etan Shuvinon. Senkiale, tamen la piedungoj ne trapikis la haŭton. Fancy tiam provis eniri la domon kun ili. Sabra diris ke ŝi sonaspektis timanta.”

Pol levis la brovojn surprize kaj finis viŝi lian frunton kaj la ĉapbendon antaŭ ol li rekovris la kapon. Kliniĝante je la sorkilo, li ekrigardis ĉien ĉirkaŭ li, Tiam li vidis la grizajn nubojn.

“Ne plaĉas al mi la aspekto de tio, kara,” Li diris. “mi paŭzetos ĝis ĝi forbloviĝos.” Li ridetis al ŝi.”Dume ni rigardos viajn notojn pri la sintezula-speco. Fancy estas sintezula, ne indiĝena.”

Subite la aero pleniĝis de ŝirkriantaj, kriegantaj, trumpetantaj kaj tre timantaj draketoj.

“Kie ili estis, la etaj bestaĉoj?” Pol demandis, forprenante la ĉapon por furioze svingi ĝin antaŭ sia vizaĝo. “Aĉ! ili odoraĉas!”

Bay pinĉis la nazon, rapidante al la rifuĝo de la domo. “Ja odoraĉaj. Absolute sulforaj.”

Ses draketoj eliĝis el la kirlantaj centoj kaj plonĝis al Bay kaj Pol, frapante iliajn dorsojn kaj kriĉantaj por rapidigi ilin antaŭen.

“Mi kredas ke ili peladas nin al la domo, Pol.” Bay diris. Kiam ŝi haltis por observi la malkutiman konduton, ŝia reĝino ektenis hartufon, kaj la du bronzuloj ekfiksiĝis per la tunikantaŭo, tirante ŝin antaŭen. Iliajn kriĉoj pli kaj pli freneziĝis.

“Mi kredas ke vi pravas. Kaj ili faras same al aliaj.”

“Neniam mi iam vidis tiom da draketoj. Nekutimas havi tian mulnombron ĉi tie.” Bay antaŭeniris, cedante ĝis ŝi duonkuris. “Plejparte ili estas indiĝenaj! Rigardu kiel malgrandaj estas la reĝinoj. Plejparteco da verduloj. Fascine.”

“Treege,” Pol diris, ete amuzita ke la draketoj kiuj estis aparte iliaj amikoj jam eniris la domon kaj kunlaboradis en kuna peno fermi la pordon post la homoj. “Ege rimarkinde.”

Bay jam sidadis ĉe la ekranstacio. “Klare ĝi estas io malutila al ambaŭ ili kaj ni,”

“Prefere ke ili trankviliĝu,” Pol diris. La draketoj flirtadis ĉirkaŭ la salono kaj en la dormoĉambron, la banejon, kaj eĉ la aldonaĵon kiu estis aranĝita en malgrandan sed bone ekipitan ĉehejman laboratorion por la du sciencistoj. “Tio estas iom tro. Bay, diru al via reĝino suriĝi, kaj la aliaj sekvos.”

“Diru al ŝi vi mem, Pol, dum mi malfermas la kondutprogramon. Ŝi obeos vin same kiel min.”

Pol provis kaĵoli al Mariah suriĝi sur lian brakon. Sed ĵus kiam ŝi suriĝis ŝi reekflugis, kaj la aliaj sekvis. Eron da ŝia preferata fiŝo estis ignorata. Pol ne plu amuziĝis. Li rigardis el la fenestro por vidi se aliuloj spertadis la saman amashisterion kaj rimarkis ke la placoj estis senigitaj de homoj. Li povis vidi polvonubojn apud la veterinaraj bestejoj, kaj malhelajn strekojn de draketoj penantaj enarigi la bestojn. Li ankaŭ povis aŭdi la malproksiman blekadon de timigitaj bestoj.

“Devas esti klarigon pri tio,” li murmuris, paŭzante malantaŭ Bay por legi la ekranon. “Kara mia, rigardu al la domo de Betty!” Li fingromontris preter la ekrano kaj el la fenestro al la konstruaĵo vestita per draketoj. “Dio mia. Ĉu mi voku al ili por scii ĉu ili bezonas helpon?”

Kiam li etendis lian manon por preni la pordoanson, Mariah, kriĉante kun kolero, flugis al lia mano kaj forpuŝis ĝin, gratante lin.

“Ne iru, Pol. Ne eliru, Pol! Rigardu!”

Bay duone stariĝis el ŝia seĝo kaj restis paralizita duonrekte, mieno de tuta hororo ĉe la vizaĝo. Dum Pol metis protektan brakon ĉirkaŭ ŝiajn ŝultrojn, ili ambaŭ aŭdis la sibladon de la terura pluvo kiu faladis sur Landingon. Ili povis vidi la apartajn longigatajn “pluverojn” frapi la surfacon, foje renkonte nur polvon, foje tordiĝante ĉirkaŭ la arbetaĵojn kaj herbojn, lasante resti supersatajn limakecajn formojn kiuj rapide atakis ion ajn verdan en la vojo. La bone burĝanta ĝardeno de Pol fariĝis dezerto de tordiĝantaj grizecaj “aĵoj,” pufiĝante pligrandaj ĉiusekunde post ĉiu nova festeno.

Mariah ellasis raŭkan vokon kaj malaperis el la domo. La aliaj kvin draketoj tuj sekvis.

“Mi ne kredas kion mi vidis,” Pol diris en mirega flustro. “Ili teleportadas en aroj, preskaŭ formacie. Do la telekinezo evoluiĝis kiel postiviviga tekniko unue. Hum.”

La terura pluvo pliproksimiĝis, dislasante malantaŭe sian senmensan ŝarĝon kaj senŝanceleble falante trans la nete aranĝita ŝtonkorteto de Pol al la domo. “Ĝi ne povas vori ŝtonon,” Pol rimarkis kun klinika aparteco. “Mi fidas ke nia silicioplasta tegmento provizos similan protekton.”

“La draketoj havas pli ol unu neesploritan lertaĵon, Pol, kara mia,” Bay diris fiere kaj fingromontris.

Ekstere, iliaj draketoj estis flugfalantaj kaj sorantaj, elspirante flamon por cindrigi la atakantan vivformon antaŭ ol ĝi povis atingi la domon.

“Mi pli feliĉus se mi scius ke la aĵoj ne povas penetri plaston,” Pol ripetis kun tremeto en la voĉo. suprenrigardante al la maldiafana tegmento. Li grimacis, ekkaŭretis sindefende kiam li aŭdis glitantan frapon, kaj refoje kiam li vidis la flamon sprucante en flamĵetoj trans la malhela tegmenta materialo.

“Nu jen malŝarĝo,” li diris, rektigante la ŝultrojn.

“Ĝi tamen ja frapis la tegmenton, ĝis la draketoj, benu ilin, ekbruligis ĝin.” Bay rigardis el la fenestro fronte al la domo de Betty Musgrave Blake. “Kara mia! Rigardu tion!”

La domo aspektis esti ĉirkaŭumita de fajraj kirlaĵoj kaj ĵetaĵoj dum ombrelo de draketoj freneze certigis ke ne eĉ unu peco de la groteska pluvo atingis la domon de virino naskanta.

Pol havis la spiritpretecon preni liajn binoklon el la malordo de breto. Li celis ĝin al la kampoj kaj la veterinaj stalaroj. “Mi scivolas ĉu ili protektos niajn brutarojn. Estas tro da bestoj por sekure ŝirmi, sed draketoj verŝajne amasiĝas tie.”

Avide interesiĝanta pri la sekureco de la gregoj kaj kortbirdaroj kiujn ili helpis krei, Pol kaj Bay laŭvice spektis. Bay subite forprenis la binoklon, tremante dum ŝi donis ĝin senvorte al Pol. Ŝi ŝokiĝis pro la vido de plenkreska bovino reduktita post momentoj al bruligita kadavro kovrita de amasoj da tordiĝantaj fadenoj. Pol ŝanĝis la fokuson kaj ĝemis kun senhelpa konsterno, forprenante la binoklon.

“Mortiga ĝi estas. Vorema, nesatigebla. Ŝajne ĝi konsumas ion ajn organikan,’ li murmuris. Enspirante profundan, neŝanceleblan spiron, li denove relevis la binoklon. “Kaj, malfortune, juĝe de la makuloj sur la tegmentoj de iom el la ŝirmejoj kiujn ni unue starigis, ankaŭ karbonbazajn plastaĵojn.”

“Ho ne! Tio povas esti katastrofa. Ĉu ĉi tio povas esti regiona fenomeno?” Bay demandis, la voĉo ankoraŭ tremanta. “Estis tiuj strangaj cirkloj ĉe la vegetaĵaj lokoj, tiuj en la originala sondfakso….” Forturnante de la katastrofo, ŝi sidiĝis ĉe la klavaro kaj, forviŝante la ekranon, komencis malfermi dosierojn.

“Mi esperas ke neniu sufiĉe malprudentas por eliri por tiuj malmultaj restantaj bovinoj kaj ŝafoj.” Pol diris, akreco en la voĉo. “Mi esperas ke ili enprenis ĉiujn el la ĉevaloj sekuraj. La nova ĉevala speco estas tro promisplena por perdiĝi, eĉ de malsatega katastrofo.”

Preskaŭ kiel postpenso la alarmhupo ĉe la meteturo eksonadis.

“Nu tio estas iom malfrue, maljunulo,” Pol diris, turnante por fokusi la binoklon al la turo. Li povis vidi Ongola en la turo, tenante tukopecon kontraŭ la vango. La flugsledo kiu eliris por esplori la ŝtormon estis lasita tiel proksima al la enirejo de la turo ke Pol supozis ke Ongala verŝajne saltis rekte el la sledo al la turopordo.

“Ne, la sono portiĝas kaj ekigas la relajsojn,” Bay diris senatente dum siaj fingroj ludis la klavojn.

“Ho jes, tion mi forgesis. Multaj homoj eliris por ĉasi ĉimatene, fakte.”

La fingroj de Bay ĉesis, kaj ŝi malrapide turniĝis en la pivotseĝo por rigardi al Pol, la vizaĝo pala.

“Ne maltrankviliĝu, kara, multaj havas draketojn nun, kaj almenaŭ unu el la pli inteligentaj sintezuloj kiujn vi evoluigis.” Li iris al ŝi kaj donis kuraĝigan kareson ĉe la kapo. “Ili faris unugrade avertante kaj protektante nin. Ho aŭskultu!”

Oni ne povis miskompreni la ĝojegan kantadon de la draketoj kiuj ĉiam anoncis naskon. Malgraŭ la strangega katastrofo okazanta ĉe Pern tiumomente, nova vivo eniris ĝin. La bonveno tamen ne malhelpis la protektan reton de flamo super la domo.

“Kompatinda bebo! Esti naskita nun!” Bay funebris. Ŝiaj grasetaj vangoj etenditaj, ŝiaj okuloj profundiĝis en la vizaĝo.


Read  part IV

Advertisements

Tags: , , , , ,

2 Responses to “Dragonsdawn in Esperanto (part III)”

  1. Dragonsdawn in Esperanto (part II) | Koplushian's Blog Says:

    […] Go to part III […]

  2. Dragonsdawn in Esperanto (part IV) | Koplushian's Blog Says:

    […] Just another WordPress.com weblog « Dragonsdawn in Esperanto (part III) […]

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s


%d bloggers like this: