Dragonsdawn in Esperanto (part IV)

Continuing on …

Read part III here.


Ignorante la akran doloron ĉe la maldekstra flanko de lia vizaĝo, Ongola tenis unu fingron sur la hupilo dum li komencis voki al la aliaj stacioj en la reto.

“Mejdej! Mejdej! Mejdej ĉe Landing! Prenu ŝirmejon! Ŝirmu la brutojn! Danĝerego! Ŝirmu ĉiujn vivaĵojn.” Li tremetis, rememorante la hororan vidon de du vagantaj ŝafoj forvoritaj en momenteto de la falanta abomenaĵo. “Ŝirmu sub roko, metalo, en akvo! Nenatura pluvo iranta okcidenten en sporada falo. Mortiga! Mortiga! Ŝirmu. Mejdej el Landing. Mejdej el Landing. Mejdej el Landing!” Sangogutoj de lia kapo kaj kolo gutis interpunkcie al la lakonaj frazoj. “Nubo nenatura. Pluvo mortiga. Mejdej el Landing! Ŝirmu! Mejdej. Mejdej.”

Lia propra domo estis apenaŭ videbla pro la obskura falaĵo, sed li vidis flamĵetojn super tiuj domoj en Landing ankoraŭ okupataj. Li akceptis la miregan fakton pri la miloj da draketoj amasantaj por helpi siajn homajn amikojn, pri la vivanta flamanta ŝirmo super la domo de Betty Musgrave-Blake, pri la multnombro kirlanta super la veterinaj stalaroj kaj la paŝtejoj, kaj li rememoris ke Fancy provis enflugi tra la fenestro kie li sidis dum lia vaĉo. Kiam li subite rimarkis ke neniu el la meteaj instrumentoj estis detektataj la progrese alvenantan nuban amason el la oriento, li telefonis al ĉehejma Emily.

“Iru kaj esploru, Ongola. Aspektas kiel nur forta ekvinoksa ekblovego, sed se la humidodetektiloj ne registras, vi devas kontroli la ventorapidon por scii ĉu estas hajlo aŭ glacipluvo en la nuboj. Estas ĉasantoj kaj fiŝkaptistoj ekstere hodiaŭ, kaj ankaŭ farmistoj.”

Ongola alproksimiĝis sufiĉe al la nubo por registri ĝian malkutiman konsiston – kaj vidi la damaĝon ĝi faradis. Li provis kontakti al Emily per la komunikilo en la flugsledo. Kiam tio ne sukcesis, li provis kontakti al Jim Tillek ĉe Havena Direktejo. Sed li estis prenita la plej proksiman flugsledon, malgrandan, rapidan, kiu ne enhavis la specialan ekipaĵon de la pli grandaj. Li provis ĉiun numeron kiun li povis rememori sed nur atingis al Kitty, kiu ĝenerale restis en sia hejmo, malforta en sia deka jardeko, malgraŭ la protezoj kiuj donis al ŝi iom da moviĝpovo.

“Dankon pro la avizo, Ongola. Prudenta persono bone aviziĝis. Mi kontaktos al la veterinaj stalaroj ke ili ŝirmu la brutarojn. Ĉu voranta pluvo?”

Ongala plirapidigis la flugsledon al la maksima rapido, esperante ke estis sufiĉa kurento en la piloj por toleri la streĉon. La flugsledo respondis, sed li apenaŭ atingis la turon; la motoro mortis tuj kiam li tuŝis la grundon.

La aĵo frapadis sur la kapoton de la flugsledo. Li ne sukcesis alveni antaŭ la antaŭrando. Li prenis la flugplan-tabulon, malsufiĉa ŝirmo kontraŭ la morta pluvo sed pli bona ol nenio. Enspirante profunde, li klavis la malfermilon kaj kaŭre elsaltis. Li paŝegis preskaŭ salte trifoje, kaj atingis la turopordon tuj kiam nodaĵo alfalis. La klinita rando de la tabulo deviigis la aferon ĝuste sur la neprotektitan maldekstran flankon de lia kapo. Kriante pro la doloro, Ongola forbatis la aĵon de sur lian orelon dum draketo alvenis flamante por helpi lin. Ongola kriis “Dankon” pro la helpo de la draketo kaj enĵetis sin kaj frapfermis la pordon. Aŭtomate li umis la riglilon, snufeganta pro la senutila instinkto, kaj grimpis la ŝtupojn, duope kaj tripope.

La pika doloro daŭris, kaj li sentis ion fluantan suben laŭ lia kolo. Sango! Li prifrapetis la vundon per la poŝtuko, rimarkante ke la sango estis kunmiksita kun nigraĵeroj. Kaj li konsciiĝis pri la odoraĉo de brulita lano. La elspiro de la draketo bruletis la pulovron.

La averto dirite, li estis ŝaltante la registraĵon kiam dua pikdoloro ĉe lia maldekstra ŝultro tiris lian atenton suben. Li vidis la antaŭan finon kiu tute ne aspektis kiel lano. La doloro ŝajne kunestis kun la ŝnurero. Li neniam antaŭe senvestiĝis tiel rapide kiel li faris tiutempe. Kaj li apenaŭ finis ĝustatempe; la fadeno plidikiĝis kaj movadis kun pli da rapido kaj intenco. Dum li spektis en hororo post la apenaŭe eskapo, la lano estis formanĝita. La groteska, tremanta segmento forlasita en ĝia loko plenigis lin per naŭzo.

Akvo! Li prenis la akvokruĉon kaj la varmbotelon da kla kaj malplenigis ilin sur la … aĉaĵon. Tordante kaj bobelante, ĝi malrapide malŝveliĝis en malsekan senmovan amason. Li pritretadis ĝin kun tiom kontentiĝo kiom li sentis detruante terenejojn de la Nat-hi.

Tiam li alrigardis lian ŝultron kaj vidis la maldikan sangan foldon gravurita en la karnon dum la proksima renkonto kun tiu morta peco de fadeno. Konvulsia tremego ekskuis lian korpon, kaj li bezonis preni seĝon pork ke li ne surgenuen fali.

La komunikilo eksonis al li. Kelkfoje spirante profunde, li stariĝis kaj reposteniĝis.


Advertisements

Tags: , , , ,

One Response to “Dragonsdawn in Esperanto (part IV)”

  1. Dragonsdawn in Esperanto (part III) | Koplushian's Blog Says:

    […] another WordPress.com weblog « Which Esperanto Dictionary Do I Use? Dragonsdawn in Esperanto (part IV) […]

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s


%d bloggers like this: