Dragonsdawn in Esperanto (part V)

My Esperanto translation of one chapter from Anne McCaffrey’s Dragonsdawn continues.


“Dankon pro la alarmo, Ongola. Ni havis sufiĉan tempon por sekuri la lukojn. Ni sciis ke la bestetoj diradis ion al ni sed kiu infere povus diveni tion?” Jim Tillek raportis de la ferdeko de la Southern Star. Danke al la potenculoj, niaj ŝipoj estas ĉiuj el siliciplasto.”

Monaco Bay havena oficejo raportis renversitajn ŝipetojn kaj instigadis savagojn.

La flegejo raportis ke homaj vunditoj en kaj ĉirkaŭ Landing estis minimumaj; plejparte grataĵoj de draketoj. Ili ŝuldis dankojn al la draketoj pro la vivsavoj.

Red Hanrahan ĉe Bestomedicinejo diris ke perdiĝis kvindek ĝis sesdek diversaj farmbestoj el la bredbestaroj paŝtataj apud Landing, danke al la bonŝanco ke ĵus ekspediĝis 300 bovidoj, ŝafidoj, kapridoj kaj porkidoj al novaj hejmoj dum la antaŭa monato. Tamen, estis grandaj nombroj ĉe proksimaj bienoj kiuj ne havas ŝtalrimedojn kaj estas en la vojo de la fiega pluvo. Red aldonis ke ĉiuj el la bestoj liberaj en la pastejoj estas kalkulitaj kiel perditaj.

Du el la grandaj fiŝkaptistaj ŝipoj raportis severajn brulvundojn por tiuj kiuj ne ĝustatempe atingis ŝirmejon. Unu el la knaboj Hegelman saltis deŝipen kaj dronis kiam la fiaĵon falis amase sur la vizaĝon. Maximilian, eskortante al la Perseus, ne sukcesis savi lin. La delfeno aldonis ke indiĝenaj marvivaĵoj svarmadis al la surfaco, batalante por manĝi la dronantajn tordantulojn. Li mem ne tre frandis la aferojn: sen solidecaj.

Mesaĝoj rapide amasiĝadis je la tabulo de Ongola; li telefonis al Emily ke ŝi sendu helpantojn.

La ŝipestro de Maid of the Sea, fiŝkaptante norde, volis scii kio okazadis. La ĉielo ĉe li sennubis ĝis la suda horizonto. Patrice de Broglie, postene ĉe Juna Monto kun la sisma teamo, demandis ĉu li resendu la deĵorantaron. Estis nur kelkaj tertremoj dum la lastaj semajnoj, kvankam estis interesaj ŝanĝoj en la gravitomezuraj grafikaĵoj.

Ongola diris ke li resendu tiom kiom li povas, nevolanta pensi kio eble okazis ĉe la bienoj en la vojo de tiu fia Fadenfalo.

Boneau telefonis de Drake’s Lake, kie ankoraŭ noktis kaj sennubis. Li proponis sendi taĉmenton.

Sallah Telgar Andiyar kontaktiĝis de Kampadejo Karachi kaj diris ke helpo jam estis survoje. Kiel disvastiĝinta estis la pluvo? Ŝi volis scii.

Ongola komutis ĉiujn tiujn vokojn kiam la unuaj de la proksimaj kolonietoj raportis.

“Sen helpo de la draketoj,” diris Aisling Hempenstahl de Bordeaux, “Ni estus formanĝitaj vivaj.” Ŝi glutis aŭdeble. “Nenia verdaĵo videblas, kaj ĉiu kampbesto estis formanĝita, krom la bovino kiun la draketoj pelis en la riveron, kaj ŝi malbonfartas.”

“Ĉu vuntitoj?”

“Neniaj ke mi mem ne povas trakti, sed ni havas malmultan freŝan manĝaĵon. Ho, kaj Kwan volas scii ĉu vi bezonas lin ĉe Landing?”

“Jes ja, certe,” Ongola respondis fervore. Tiam li denove provis kontakti al la familioj Du Vieux, Radelin, Grant van Toorn, Ciottis kaj Holstrom. “Provadu ĉi tiujn, Jacob.” Li pasigis la liston al Jacob Chernoff, kiu kunportis tri junajn lernoservantojn por helpi.

“Kurt, Heinrich, provu la riverajn numerojn, Calusa, Cambridge, kaj Vienna.” Ongola vokis al Lilienkamp ĉe la Deponejo. “Joel, kiom elskribis por ĉasi hodiaŭ?”

“Tro da, Ongola, tro da.” La malmola Joel ploretadis.

“Ĉu ankaŭ viaj knaboj?”

Joel respondis per apenaŭa flustro. “Jes.”

“Mi bedaŭras pro la sciigo, Joel. Ni aranĝis serĉojn. Kaj la knaboj havas draketojn.”

“Jes sed vidu kiom postuliĝis por protekti al Landing!” Lia voĉo kriĉe altiĝis.

“Sinjoro.” Kurt tiris urĝe je la nuda kubuto de Ongola. “Unu el la flugsledoj—“

“Mi rekontaktos vin, Joel.” Ongola prenis la vokon de la sledo. “Jes?”

“Kion ni faru por mortigi la aĵon, Ongola?” La krio de Ziv Marchane sendis pikon de pura teruro kaj kolero al lia stomako.

“Kaŭteron, Ziv. Kiu estas?”

“La restaĵo de juna Joel Lilienkamp.”

“Severe?”

“Tre.”

Ongola hezitis kaj fermis la okulojn momente, rememorante la du ŝafojn. “Do donu al li kompaton!”

Ziv finis la kontakton, kaj Ongola fiksrigardis la konzolon, paralizita. Li jam donis kompaton kelkfoje, trofoje, dum la Nat-hi milito kiam liaj viroj estis militvunditaj de la Nat-hi-trafoj ĉe lia destrojero. La apliko estis normala procezo dum surteraj bataloj. Oni neniam lasu la vunditojn al la kompato de la Nat-hi.

Kompato, jes, estis kompata fari tion. Ongola neniam pensis ke necesus denove fari tion.

La vibra voĉo de Paul Bended enrompis tra lia dolora tranco. “Kio diable okazis, Ongola?”

“Mi mem vere deziras scii, Admiralo.” Ongola skuis la kapon kaj donis lin resuman raporton kaj liston de mortintoj, sciataj aŭ suspektataj.

“Mi venas.” Paul fondis sian bienon sur la altaĵo super la delto de la rivero Boca. Baldaŭ tagiĝos tie. “Mi kontrolos aliajn bienojn survoje al vi.

“Pol kaj Kitty volas specimenojn se haveblaj sendanĝere — de la aĵo en la aero. Ĝi gratas truojn tra maldikajn materialojn, do nepre uzu fortan matalon aŭ siliciplaston. Ni jam havas sufiĉe da kiu formanĝis la kampojn nudaj. Mi elsendis ĉiun grandajn flugsledojn por sekvi la Fifalon. Kenjo flugas en de Honshu per lia plirapidigita sledo. La aĵo venis el nenie, Paul, el nenie!

“Nenio registris ĝin? Ne? Nu, elesploru ĝin.”

La absoluta memfido en la voĉo de Paul Benden fortigis al Ongola. Li aŭdis la saman tonon dum la Batalo de Cygnus kaj li kuraĝiĝis.

Advertisements

Tags: , , , ,

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s


%d bloggers like this: