Dolphins (Who Speak Esperanto) of Pern

This is part of a chapter from Anne McCaffrey’s book, Dolphins of Pern which I’m translating into Esperanto for fun. I wanted to do a section where the dolphins talk so that  could try and figure out how to corrupt Esperanto, but still keep it more or less comprehensible. I may do another part of the book at some time. The whole thing will be less than a chapter in length, but I’m putting it up in a few parts.


Ĉe Mastrejo Fort, Menolly, Sebell, Majstro Oldive, kaj du el liaj submastroj alvenis al la Haveno Fort.

“Interesas al mi ke neniu—“ Majstro Oldive paŭzis por emfazi la negacion. “—iam ekklopodis demandi kial tiu sonorilo nomiĝais la ‘delena’ sonorilo.”

Menolly ridis, ĝuante la eksteriron de la Kuraca Metiejo ĉar la vetero pliagrabliĝis kun la fruprintempa varmiĝo. Estis bone esti rajdante kurbeston kaj aparte havi aferon kiu liberigis al Sebell de lia amasanta respondeco kiel Majstra Bardo.

Ili apenaŭ havis tempon kune nuntempe pro la agado kaj diligenteco ligita al la plano de Aivas por Forestigi Fadenojn de Pern. “Certe vi jam rimarkis enigmojn en la Registraĵoj de la Kuracista Metiejo.”

Ho, ja,” Majstro Oldive diris kun rido. “Eĉ la plej legeblaj enskriboj enhavas aludojn al procedoj konataj de la aŭtoroj sed kiuj al ni perdiĝis dum la paso de jarcentoj. Dankinde, Aivas klarigas pli kaj pli.” Li suspiris, lia mieno pensema. Tiam li forskuis iun ajn maltrankviligan penson kaj parolis pli vigle. “Kaj vi povas komuniki kun la delfenoj? Se iuj venas responde.”

“Mia frato konstatas al mi ke ili konstatas lin ke ĉiuj delfenoj konservis siajn tradiciojn. Kaj ni scias ke estas delfenoj en ĉi tiuj akvoj. Do ni sonorigos la sonoraĵon kaj vidos kion okazos.”

“Mi ja esperas ke ili venos,” Oldive diris, peze suspirante. “Se vere, kiel diris Drakeja Kuracisto Persellan, lokigi nenormalaĵojn en homa korpo per tiu sonora kapablo, eble mi povus trakti tri enigmajn kazojn kiuj zorgigis min multe.”

Menolly mallaŭtigis la voĉon por ke ĝi ne aŭdeblis de la submajstroj rajdantaj malantaŭ ili. “Vi ne sukcesas konvinki vian Metion pri la ‘kirurgaj’ traktoj kiujn rekomendas la malnovaj Registraĵoj.”

“Jes ja!” La komento de Oldive estis kortuŝa. La Cezaran por ellasi uterotenitan bebon estas permesita, kaj la unu por forpreni la ‘pendicon, sed ne la malkoncizajn riparojn nek la profundajn enirojn kiuj Aivas raportis ke estis finaj traktoj eĉ tiam. Sed ni ne havas la medikamentojn kiujn havis la Antikvuloj por dissolvigi aŭ ŝrumpigi aliajn malsanojn kiuj suferigis homojn.”

Kiam ili atingis la marponton ilin bonvenigis Majstro Fiŝkaptisto Curran, kiu aran0067is virojn por preni la kurbestojn de la rajdantoj. Menolly rimarkis ke ĉiuj kvin ŝipoj de la fiŝkapta ŝiparo de Fort estia enhavenaj. Ŝi ne antaŭvidis spektantaron, sed ili nepre devis sciigi al Curran pri la intencoj de la hodiaŭa vizito.

Majstro Idarolan, nature informis lin pri la delfena inteligento. Sebell, ankaŭ disvastigante tian novaĵon, frontis konsiderindan skeptikismon, speciale de tiuj enlandanoj kiuj neniam vidis delfenojn eskortante ŝipojn.

“Longan malvarmas rajdon, vi bezonos almenaŭ tason da kla antaŭ old vi sonigos sonorilojn,” Curran diris gaje, gestante al ili eniri sian loĝejon, kiu situis ĉe la altaĵo super la maro. Estis aliaj pli malgranda loĝejo konstruita ĉe la T-stango de la marponto mem por la havenmajstro.

Menolly, ĉiam konscianta de foresto de siaj infanoj, preferus ne prokrasti , sed ĝentileco postulis la gracan akcepton de gastamo. Kaj varma kla estas bonvena. Ŝi iom rigidis post la longa rajdo, almenaŭ havante tempon por ekcercado lasttempe. Ŝi preskaŭ indignis pri kiel facile Seball elseliĝis malgraŭ ke li ofte rajdis ambaŭ kurbestojn kaj drakojn.

Pli da kla estis propronita de la gastama Curran kaj lia edzino, Robina, kaj estis tre bonvena; ankaŭ etaj fiŝbulkoj delikate spicitaj, malvarma laktumo de fiŝoj, ŝmirita sur etajn panodisketojn, varma spicita kla, kaj taso da ia alte spicita fiŝosupo.

Majstroj kaj submajstroj same, malsataj kiel iuj iam ajn naskitaj, prenis la manĝon rave. Eĉ Majstro Oldive manĝis verve.

Fine ili povis iri al la longa marponto, akompaniite de aro da scivolemaj fiŝistoj kaj loĝejanoj. Menolly devus antaŭvidi ke la afero fariĝus okazo, speciale post la longa kaj izoliga vintro. Ĉiu prenis iun ajn kialon eblan por ia distraĵo kiun ili povis trovi. Certe ĉi tiu estos unu el la plej interesaj. Tuj post ŝi paŝis el la loĝejo Beauty, Diver, kaj Rocky lanĉis sin de sur la tegmento, Beauty suriĝante al la ŝultro dum Diver kaj Rocky ĉirkaŭflugis en la aero supere. Aliaj fajrolecertoj aliĝis al ili, ĝojkriantaj, kvankam Menolli sciis ke ili apenaŭ povis kompreni la kialon por la ĉitagaj agadoj.


Keep an eye out for the next part!

Advertisements

Tags: , , , , ,

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s


%d bloggers like this: