Dolphins (Who Speak Esperanto) of Pern (second and final part)

Here’s the second and final part of my translation of one tiny part of Anne McCaffrey’s book, The Dolphins of Pern.


La delfena sonorilo estis jam muntita en nova muntaĵo, la konservilo por la ligno ankoraŭ sufiĉe freŝis por kaptiĝi en la gorĝo malgraŭ la dolĉa venteto. La sonorilo mem estis polurita ĝis alta brilo.

“Ni aldonis novan frapilon,” Curran diris fiere. “Devigis al Majstro Fandarel halti alian projekton por havi ĝin ĝustatempe.”

“Mi volas scii kiel vi faris tion, Majstro Curran.” Oldive diris kun ridetaĉo.

“Kiom longe la sonorilo estis sen la frapilo?” Sebell demandis en tiu dolĉa maniero kiu tiel efikis por gajni informon.

Curran levis la brakojn dikigitaj post jaroj tirante retojn kaj velojn.

“Ĉu via majstro ne rimarkis?” Sebell demandis, la okuloj briletantaj.

“Mi supozas ke jes, sed evidente li ricevis ĝin en tia stato.” Curran aspektis iomete embarasita.

“La sonorilo ĉe Monaco ankaŭ mankis frapilon,” Sebell diris por trankviligi la viron, sed Menolly rimarkis ke sia edzo ne menciis ke la Monaco sonorilo estadis sur la planko de la maro dum jarcentoj. “Sed ĝi nun havas unu kaj povas esti denove uzata por la originala intenco. “Ĉu vi faru, Menolly?”

“Kun plezuro,” Ŝi diris kaj ekprenis la finon de la ŝnuro. “Mi pensas, Curran, ke la intenco de la delfena sonorilo estas por ke ankaŭ ili povas sonigi ĝin, por venigi homojn por aŭdi la raportojn.”

“Mi ne sciis tion,” Curran diris, surprizite. “Sed kion mi faru se ili sonigus ĝin?”

Menolly ridetis kuraĝige al li. “Demandu kial ili sonigis ĝin, kompreneble. Ĉi tio estas por sciigi al ili ke la sonorilo estas denove uzata.” Ŝi forte ektiris la ŝnuron, kaj tiam komencis la Raportuan sekvencon kiun Alemi instruis al ŝi. Ŝi sincere esperis ke ĝi efikos, se ne, Curran pensus ke li malŝparis tempon kaj penon, krom pensi ke ili taskigis al la Majstro Forĝisto sennecese. Do, pretendante ke la sekvenco estis pli longa ol ĝi fakte estis, ŝi sonigis la Raportuon duafoje. “Alemi nun havas tre sukcesan fiŝkaptadon ĉar li atentas la raportojn de la delfenoj. Li jam evitis iom el la teruraj ventopuŝoj de la sudaj akvoj.”

Rigardu!” kriis unu el la fiŝistoj kiuj sekvis ilin al la marponto. Sur ŝia ŝultro, Beauty kriĉe ekkriis. Rocky kaj Diver ek-soriĝis por esplori.

Forvidiloj aperis el poŝoj por helpi la nudokulojn.

“Aloj!” kriis la maato de Curran. “Ses—ne pli ol tiom. Venante el ĉiuj direktoj. Venante ĉi tien!”

Curran etendis la brakon por la forvidilo de lia maato kaj rigardis maren. Beauty etendis la flugilojn, nodumante ilin en la vintran ĉapon de Menolly tiel ke ŝi devis ekpreni ĝin antaŭ ol ĝi falis en la maron.

“Kvietiĝu, Beauty. Vi jam vidis delfenojn.”

Beauty pepadis, sed obeeme faldis la flugilojn kaj palpebrumis brilajn bluajn okulojn.

“Kia elmontro,” Curran rimarkis, kaj ĝentile donis la vidilon al Menolly. Ŝi ridetis kaj gestis ke li donu ĝin al Sebell, kiu ne jam havis okazon vidi delfenaron alvenanta responde al la antikva voko.

Kiel la estuloj memoris tiel longe? Eble estis delfenaj similuloj al bardoj? La delfenestroj?

Sebell enspiris aŭdeble dum li rigardis. “Ili movas je nekredebla rapido kaj faras tiujn saltojn kaj ho… unu ĵus transkapiĝis enaere.”

“Mi pensas ke ĝojegigas ilin aŭdi la sonorilon sonigata denove,” Menolly diris kun nostalgia rideto kaj momente ekemociiĝis. Esti ignorata, havi la kapablojn malatentitaj nepre estis malfacila afero, tamen la delfenoj daŭris fari kion ili povis por helpi al homoj dum la centjaroj. Ŝi devas verki specialan kanton por ili, tre specialan kanton pri lojaleco kaj ĝojo.

La ĝojkriado estis baldaŭ aŭdebla al la spektantoj ĉe la doko.

“Kiel ili povas paroli?” Curran demandis.

“Ili faras,” Menolly diris, “Se vi aŭskultas.” Ŝi eke suprenrigardis al Sebell, staranta rekte kaj alta apud ŝi, kaj ridetadis diablete. “Malgraŭ ĉion ni bardoj faris, la lingvo ŝanĝiĝis, sed la delfenoj alkutimiĝas al la novaj vortoj.”

Sebell fikse rigardis ŝin momente por tiu malnova moketo, kaj ŝi snufridis al la bardo pro la embaraseto pri la “pureco de parolo” kiun la Metio penadis tiel arde konservi.

“Sed mi pensis…” Curran komencis, kaj tiam ĉesis ektusante.

La avangardo nun alproksimiĝis, kaj la spektantoj ne povis kalkuli la nombron da delfenaj korpoj pro la saltado kaj plonĝado.

“Kie estas la boato kiun ni bezonas por esti proksime al ili?” Menolly demandis. Curran fingromontris al la ĉeflankan ŝtupareton, kaj rigardante post la rando, Menolly vidis la longan boaton, ĵetiĝanta je la ligŝnuro. Curran enboatiĝis unua kaj zorge gvidis ŝiajn piedojn al la ŝtupoj kaj sekure en la ĵetiĝantan boaton. Ĝi estis unu el la apudbordaj fiŝkaptuloj kaj povis enteni mezgrandan grupon da homoj; orda malsuprenirado sekvis de tiuj kiujn ŝajne Curran elektis kiel atestantaro por ĉi tiu historia okazo.

Ili apenaŭ eniĝis kiam la unua delfeno levis la kapon super la akvo.

“Son’ril’ sonas. Nii venas! Son’ril’ ne sonas longlonge.” La estulo kriis, kaj aliaj trudiĝemaj kapoj leviĝis, ĉiuj puŝantaj por vidi tiujn en la boato.

“Vi nomiĝas? Mi estas Nolly,” Menolly diris, kliniĝante super la flanko de la boato kaj etendante la manon por grati delfenan mentonon.

Preskaŭ ekstaze la delfeno permesis la kareson; la makzelo falis en la akvon en la troaĵo de ĝuo.

“Inka! Inka! Arestro. Inka!”

“Je la unua Ovo,” Curran kriis, kaj estis ekscita murmurado de la aliaj fiŝistoj.

“Jen Curran,” Menolly diris. “Fiŝistomajstro.”

“Nii scias,” Inka diris

“Flip mi,” alia delfeno diris, levante sin sufiĉe el la akvo ĝis alteco kiu ektimigis la Fiŝistomajstro.

“Flipmi?” demandis Curran.

“Flip! Flip! Ho-nara nojmo.”

“Ho-nara?” Curran ripetis, mire.

“Eble li intencis honora?” Sebell sugestis, kaj eltenis manon, esperante allogi delfenon. Unu tuj leviĝis kaj proponis naĝalon al li.

“Via nomo?” li demandis.

“Ajay, Ajay. Homo nojmo?” La demanda leviĝo al la vorto estis ne miskomprenebla.

“Sebell, Sebell, Ajay!”

“Sebell. Sebell, Nolly, Cur-ran,” samtempe diris delfenoj per altaj, komikaj voĉoj.

“Oldive,” Menolly diris, metante brakon ĉirkaŭ la Majstro Kuracisto. “Kuracisto. Sanigisto,” ŝi aldonis.

“San’gisto! San’gisto!” la delfenoj pasigis tiun informon tien kaj reen inter si; la grizaj korpoj svarmis en la akvoj inter la boato kaj la grandaj bolardoj kiuj subtenis supre la T-forman instalaĵon. “Oldive, San’gisto!” Ekscitaj krioj kaj klakadoj sekvis la prezenton, kaj delfenoj svarmis en la apudaj akvoj, ŝanĝante lokojn ĉar tiom penis inspekti la Kuraciston samtempe. “Vii sanigas? Vii s’krapi san’fis?”

“Kiel miriga!” Oldive diris, surprizita esti la fokuso de tiom da gajaj vizaĝoj. “’Vii Sanigas’?” li demandis, turniĝe al Menolly por traduko. “S’krapi san’fis?”

“Sang-fiŝo. Ĝi estas parazito kaj postulas fortranĉon,” Menolly diris. “Alemi faris tion al lia delfenaro. Io ke ili ne povas fari sin mem.”

“Kiu havas san’fisojn?” Menolly demandis, kaj kvar delfenoj kriis kaj enpuŝis al ŝi. Ŝi jam havis okazon studi la memorbendojn de Aivas pri la delfenoj kaj nun signalis por ili kuŝi flanksupre.

“Ho ve,” Oldive rimarkis kun granda simpatio. “Ili devas esti tre dolorigaj. Oni bezonus uzi akran tranĉilon.

“Tranĉ’lo, tranĉ’lo.” Estis ripetata ree al li de tiuj plej proksimaj kun montrataj ventroj. Ili turniĝetis de flanko al flanko. “S’krapi san’fis.”

“Nu, mi supozas ke ili scius…” Oldive diris. Li elprenis la zonotranĉilon kaj provis la klingon. “Sufiĉe akra, mi esperas.”

Li kliniĝis el la flanko de la boato. Antaŭ ol iuj el la maristoj povis averti ilin, la bardoj kaj aliaj kuracistoj kliniĝis por spekti la aferon. La boato, nature, ŝanceliĝis kaj verŝis Majstron
Oldive kaj Mellonion en la akvon.

“Ne, ne, lasu min, mi bonfartas. Mi naĝas tre kapable,” Oldive diris, frapante al la manoj etenditaj por repreni lin.

“Hooo, malvarmas,” Menolly diris, sed ankaŭ ŝi malakceptis proponojn retiri ŝin en la boaton. Tamen, ŝi deprenis la botojn kaj pasigis ilin al Sebell. Tiam ŝi elprenis la zontranĉilon. “Ho, ĉu jen kiel oni faru?” ŝi komentis dum Oldive lerte detranĉis la kapon de la fiŝo, deprenis la tenacan korpon, kaj tiam eltiris la suĉilon, lasante nur etan truon. La suĉilo estis rimarkinde longa, ĉar ĝi devis penetri tra la tavoloj de graso por alkroĉi la veinon.

Tuj post Oldive traktis la unuan pacienton, plua delfeno nazpuŝis tra siaj kunuloj, klakante en tia aŭtorata tono ke la aliaj disiris por ĝi.

“Vere vi devu atendi vian vicon,” Oldive diris en dolĉa, riproĉeta tono.

La delfeno ridetis kaj turnis la kapon tien kaj reen dum la viglaj nigraj okuloj fiksiĝis al la kuracisto. “Malbona dorso!” la estulo diris tutsimple.

Estis mallonga ŝokita silento. “Interese!” Oldive etendis sian manon al la nazo de la estulo kvazaŭ senkulpigi ĝin pro la mencio de la afero kiun neniu farus. “Kiel vi sciis?” li demandis. Malgraŭ la malsekiĝo lia ĝibo estis ne tre rimarkebla sub la lerte farita ĉemizo, kaj la estulo nur vidis lin de la antaŭo.

“Viidis. Viidis. I Bit, Ol-div sanigisto.”

“Mi vere ne kredas kion mi aŭdas,” Curran murmuris al Menolly. “Kaj ĝi scias pri…” li fermis la lipojn. “Kiel ĝi povis vidi?”

“Eble kion diris Persellan pri la –“ Oldive rigardis al Menolly por la vorto.

“Sonradaro,” ŝi provizis.

“Estas vere. Bona pruvo!” Ĉar Oldive aperis gaja pri la afero, ĉiuj ekmalstreĉis.

“Kio ĝi estas, ĉi tio sonradaro?”

Menolly rememoris la precizaj frazigon kion ŝi ricevis de Alemi. “Sonradaro. Delfenoj povas elsendi altfrekvencajn sonojn kaj sensi la vibraĵojn revenante al la oreloj. Tiel ili navigas en la maro kaj sendas mesaĝojn al malproksimaj delfenoj. Iel ili povas ankaŭ uzi ĝin pri homaj korpoj.”

“Se ĉi tiu Bit povis vidi mian ĝibon tra miaj vestoj, mi volas kredi. Bit, ĉu vi volas ke mi s’krapi vian san’fison?”

“Tio estas tro, Majstro Oldive,” ekparolis unu el la kuracistoj kiu maltrankviliĝis vidi sian majstron en la akvo. “Estas pli kaj pli venantaj. Prefere vi eliru el la akvo. Estas tro por vi trakti ilin.”

“Mi jam kalkulis kvardek,” Sebell diris.

“Bonvolu, Ol-div. Mult-multaj san’fis.”

“S’krapi san’fis,” la krio devenis de la amasiĝantaj delfenoj.

“Mi povas fari nur unu plu hodiaŭ,” Oldive diris. “La akvo tre malvarmas.” Liaj dentoj komencis klakadi, kaj la aliaj petadis lin reveni en la boaton por esti sekigita. Ankaŭ la dentoj de Menolly ekklakadis.

“Jen, ni estas homoj, ne delfenoj. Sed estas sufiĉaj en la boato por forpreni iujn parazitojn kiujn tiuj delfenoj havas. Tiujn kiuj ni ne faros hodiaŭ ni faros morgaŭ. Ĉu bone?”

“Ĝuuste. Ĝuuste.” Estis la entusiasma delfena respondo. Al la homoj ŝia propono ne tiom plaĉis, sed kiam ŝi insistis ke Oldive eniru la boaton kun ŝi, kaj kovrilojn estis alportitaj por ili, ŝi trovis sufiĉe volantajn manojn por helpi.

Dum la sekvaj kelkaj horoj, la plejparto de la homoj en la boato malsekiĝis –sed tamen ili ne povis trakti ĉiujn delfenojn kiuj petis la forigon de sangofiŝo. Kiam Sebell rimarkis ke I Bit kaj Inka , kiu havis malhelan ŝmirecan ĉapon sur la kapo, verŝajne havis ian aŭtoritaton super la delfenaroj, li, Menolly, kaj Oldive sukcesis klarigi al la nov-venantoj ke ili revenu je la venonta tago.

“Kiam la suno leviĝos,” Menolly diris, uzante la mansignojn por ‘venonta tago.’ “Pli da forpreno de san’fis. Ĉu komprenite?”

Krietadoj kaj klakadoj kaj iom da ĝoj-akrobataĵoj respondis al ŝi, kaj la premado de delfenkorpoj ĉirkaŭ la boato ĉesiĝis. Ili poste lernis ke I Bit estis unu el la plej maljunaj en la proksimaj maroj. Certe ŝi verŝajne komprenis pli bone kaj certe ŝajnis esti la plej respektata ano de la delfenaro. I Bit instruis la junajn delfenidojn kaj sendis la plej inteligentajn al la Granda Kirlakvo, al la Tillek. Unue la uzo de tiun nomon konfuzigis la du bardojn. Iom post iom ili ekkomprenis ke la Tillek signifis la plej maljunan kaj saĝan delfenon, kiu evidente estis la scianto de ĉia marviva scio, kiel bardoj konservis la sciojn por la homoj.

Kiam Sebell kaj Menolly demandis ĉu ili iam renkontos al la Tillek, I Bit diris ke ŝi demandos. Oni sciis ke la Tillek tre ŝatas la homoj.

“La Tillek estas delfenino,” I Bit diris, donante al ili longan fiksrigardon per siaj brilaj kaj inteligentaj okuloj. “Plejbona, plejgranda, plejsaĝa.”

“Kompreneble jes,” Menolly diris, kaj tiam demandis al I Bit detalajn demandojn pri kion la delfenoj lernis de la Tillek.

L’Tillek ankaŭ kantas,” I Bit komentis, sia makzelo malfermis en la plej larĝa delfena rideto tiam vidita.

“Nu, tio trankviligas min,” Menolly diris, ridetante. Tiam ŝi rimarkis ke preskaŭ ĉiuj en la boato konversaciadis ĉiu kun individua delfeno.

La malvarmo de la krepusko, pli akrigita per forta elsuda vento, fine pelis la homoj el la boato –sed kun multaj promesoj daŭrigi la kontakton dum la venonta tago, kaj ĉiutage.

“Vii sonigas sonorilon. Nii venas. Nii promesas. Memoru! Vii Memoru! Venontan sunon pli da san’fisoj s’krapotaj.” Kvankam, je noktiĝo, la delfenonombroj ŝrumpiĝis de la preskaŭ cent kiuj naĝis al la marponto responde al la Raportu sonado al dudek, tiuj restantaj estis tiel malvola foriri kiel la homoj.

Curran urĝis ĉiujn ree en la varmon de lia loĝejo, kie la varma spicita vino kiu estis disdonita estis treege bonvena. La maato, Texur, kaj tri el la aliaj ŝipestroj tiam kunprenis iujn al siaj loĝejoj kie ili povus sekigi la vestojn. Robina klopodis ĉirkaŭe, disdonante peltotapiŝojn kaj zorgante pri Majstro Oldive.

“Vi estos traktante sin mem se vi ne zorgas pri via propra sano, Majstro,” ŝi diris malridetante. “Kaj tiam kiun faros ni ĉiuj?

“Sonigi la delfenan sonorilon.” Oldive murmuris flustre por ke nur Menolly kaj Sebell aŭdis. “Estas tiom, tiom pli ol ni povis anaŭvidi,” li daŭrigis en pli laŭta sed ankoraŭ medita voĉo, “kaj ni devas lerni ĉion kion ni povas. Ĉion ni povas.” La voĉo denove mallaŭtiĝis kaj lia mano preskaŭ lasis fali la tason de spicovino. Menolly savis gin kun rideto, kaj li ridetis responde. “Vere, kredeble mi ne faris tiom da ekstera agado dum jardekoj.”

“Ni portigus vin drakdorse,” Menolly diris maktrankvile.

“Ne, ne, mia kara,” Oldive diris, malkliniĝante en la seĝo. “Mi ĉiam urĝas la pacientojn sinekzerci kaj preni freŝaeron kaj mi neniam atentas mian propran konsilon. Ĉi tiu estis vere rimarkinda tago.”

Advertisements

Tags: , , ,

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s


%d bloggers like this: