Krimenigmo 1a

Laboranta kviete kaj kapable, Ĝeof Vanĝem pendigis Barnĉjon Trabul en la subtegmento de la luata domo de Barnĉjo. Ĉio iris glate ĝis Ĝeof provis fermi la antaŭan pordon. La seruro estis misfiksita.

“Plej bone se mi foriras,” li pensis, ĵetante anksiajn rigardojn al la densa arbaro ĉirkaŭ  la domo.

Du horojn poste li estis aŭtante ree al la domo kun Profesoro Ŝibolet.

“Barnĉjo estadis malgaja ekde lia eksedziĝo. Mi devus viziti lin, sed neniu sciis kie li retretis. Mi ricevis lian adreson hodiaŭ  posttagmeze kiam li telefonis al mi por diri ke li pripensas sinmortigon. Mi pensis ke vi kuniru kun mi kaj eble  parolu kun li.

“Li diris telefone ke estas blanka domo kun stuko, numero 621 Avenuo Delavaro,” Ĝeof daŭrigis. “Jen ni alvenis.”

Ŝibolet eliris la aŭton unua. Trovante la domopordon malfermetan, li eniris kaj ŝaltis la lampojn. Post kvin minutoj la du viroj trovis Barnĉjon Trabul en la subtegmento.

Dum ili staris silentaj rigardante la kadavron la pordosonorilo sonis sube.

Ŝibolet tuj sekvante, Ĝeof hastis al la malantaŭa pordo. Tie staris dekumjaraĝa knabino. “Patrino petis ke mi redonu ĉi tiun botelon da lakto al S-ro Trabul,” ŝi diris.

Profesoro Ŝibolet prenis la lakton kaj post kiam ŝi foriris li telefonis la policon.

“Estas plej bone se vi arestu S-ron Vanĝem sub suspekto por murdo,” li diris kiam ili alvenis.

KIAL?

Se vi pensas ke vi scias la solvon, skribu ĝin kiel komenon sube. Mi afiŝos la solvon post kelkaj tagoj.

Advertisements

One Response to “Krimenigmo 1a”

  1. koplushian Says:

    La Solvo: Ĝeof diris ke li neniam antaŭe vizitis la domon. Li eĉ diris al Ŝibolet ke li ne eĉ sciis ĝian lokon. Sed kiam la sonorilo sonis, li tuj sciis ke ĝi estis la sonorilo por la malantaŭa pordo. Li evidente eĉ jam sciis ke ekzistis malantaŭa pordo.

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s


%d bloggers like this: