Posts Tagged ‘mccafrey’

Dragonsdawn in Esperanto (part IV)

May 1, 2015

Continuing on …

Read part III here.


Ignorante la akran doloron ĉe la maldekstra flanko de lia vizaĝo, Ongola tenis unu fingron sur la hupilo dum li komencis voki al la aliaj stacioj en la reto.

“Mejdej! Mejdej! Mejdej ĉe Landing! Prenu ŝirmejon! Ŝirmu la brutojn! Danĝerego! Ŝirmu ĉiujn vivaĵojn.” Li tremetis, rememorante la hororan vidon de du vagantaj ŝafoj forvoritaj en momenteto de la falanta abomenaĵo. “Ŝirmu sub roko, metalo, en akvo! Nenatura pluvo iranta okcidenten en sporada falo. Mortiga! Mortiga! Ŝirmu. Mejdej el Landing. Mejdej el Landing. Mejdej el Landing!” Sangogutoj de lia kapo kaj kolo gutis interpunkcie al la lakonaj frazoj. “Nubo nenatura. Pluvo mortiga. Mejdej el Landing! Ŝirmu! Mejdej. Mejdej.” (more…)

Advertisements