Posts Tagged ‘translation’

The Athanasian Creed in Esperanto

November 9, 2014

Shield-Trinity-Scutum-Fidei-English.svgThere are three Creeds in Christianity as far as I know, the Apostle’s Creed, the Nicene Creed and the lesser used Athanasian Creed. Probably the reason the latter is seldom used is because of its length.  We only recite it in our church once a year at most. I like it though because it so thoroughly defines the Holy Trinity. It nearly reads like a legal document.

So being who I am, I decided one day to created an Esperanto translation of this creed, the result of which is below. The only caveat I give is that I translated it from modern English into Esperanto.  To do it right, it should at least be compared to the original language in which the creed was written. I believe that was Latin. Failing that, comparing it to a version in German might do.  Why German?  Because Germany was the language that gave birth to the Reformation. I should also state that the line numbers are as are written in the Missouri Synod’s Lutheran Service Book (LSB). Here then is my attempt:

La Kredo Atanasa

  1. Kiu ajn volas esti savita devas antaŭ ĉio alkroĉi al la katolika kredo.
  2. Kiu ajn ne konservas ĝin tuta kaj netuŝebla sendube pereos eterne.
  3. Kaj jen la katolika fido:
  4. Ni adoras unu Dion en Triunuo kaj la Triunuo en uneco, nek konfuzante la personojn nek dividante la diajn estaĵojn.
  5. Ĉar la Patro estas unu persono, la Filo estas alia, kaj la Spirito estas ankoraŭ alia.
  6. Sed la Dieco de la Patro, de la Filo kaj de la Sankta Spirito estas unu, egalaj en gloro, kuneternaj en majesto.
  7. Kia estas la Patro, tia la Filo estas, kaj tia estas la Sankta Spirito.
  8. Nekreita estas la Patro; nekreita estas la Filo; nekreita estas la Spirito.
  9. La Patro estas senlima, la Filo estas senlima, la Sankta Spirito estas senlima.
  10. Eterna estas la Patro; eterna estas la Filo; eterna estas la Spirito;
  11. kaj tamen ne estas tri eternaj estaĵoj, sed unu kiu estas eterna;
  12. kiel ekzistas ne tri nekreitaj kaj senlimaj estaĵoj, sed unu kiu estas nekreita kaj senlima.
  13. Same ĉiopova estas la Patro; ĉiopova estas la Filo; ĉiopova estas la Spirito;
  14. kaj tamen ne estas tri ĉiopovaj estaĵoj, sed unu kiu estas ĉiopova.
  15. Tiel la Patro estas Dio, la Filo estas Dio, la Sankta Spirito estas Dio;
  16. kaj tamen ne estas tri dioj sed unu Dio.
  17. Do la Patro estas Sinjoro, la Filo estas Sinjoro, la Sankta Spirito estas Sinjoro:
  18. kaj tamen ne estas tri sinjoroj, sed unu Sinjoro.
  19. Kiel kristana vero devigas nin agnoski ĉiun apartan personon kiel Dio kaj Sinjoro, tiel katolika religio malpermesas nin diri ke estas tri dioj aŭ sinjoroj.
  20. La Patro estas nek farita nek kreita nek naskita.
  21. La Filo estas nek farita nek kreita, sed estis solenaskita de la Patro,
  22. kaj la Spirito estas nek farita nek kreita, sed estas eliranta el la Patro kaj Filo.
  23. Do ekzistas unu Patro, ne tri patroj, unu Filo, ne tri filoj: unu Sankta Spitito, ne tri spiritoj.
  24. Kaj en ĉi tiu Triunuo, neniu estas antaŭa aŭ posta, pli granda aŭ malpli granda ol la alia,
  25. sed ĉiuj tri personoj estas en si mem, kuneternaj kaj kunegalajn, kaj do ni devas adori al la Triunuo en unueco kaj la unu Dio en tri personoj.
  26. Kiu volas esti savita pensu tiel pri la Triunuo.
  27. Estas necese por eterna savo ke oni ankaŭ fidele kredu ke nia Sinjoro Jesuo Kristo enkarniĝis.
  28. Ĉar tio estas la vera fido, kion ni kredas kaj konfesas: nia Sinjoro Jesuo Kristo, la Filo de Dio, estas Dio kaj homo.
  29. Li estas Dio, kaj naskita antaŭ ĉiuj mondoj de la estaĵo de la Patro, kaj li estas homo, naskinta en la mondon de la estaĵo de lia patrino;
  30. ekzistanta plene kiel Dio, kaj plene kiel homo kun racia animo kaj homa korpo;
  31. egala al la Patro en dieco, suborda al la Patro en homeco.
  32. Kvankam li estas Dio kaj homo, li ne estas dividita, sed estas unu Kristo.
  33. Li estas unuiĝinta ĉar Dio prenis homecon en sin mem, li ne transformis diecon en homecon.
  34. Li estas tute en la unueco de lia persono, sen konfuziĝo de liaj naturoj.
  35. Ĉar kiel la racia animo kaj korpo estas unu homo, do la Kristo estas Dio kaj homo.
  36. Li suferis morton por nia savo. Li malsupreniris en inferon kaj releviĝis post tri tagoj el la mortintoj.
  37. Li supreniris en la ĉielon kaj sidas dekstre de la Patro, De kie Li revenos por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn.
  38. Je Lia reveno ĉiuj homoj leviĝos enkorpe por doni raporton pri siaj propraj agoj.
  39. La farintoj de bono eniros en eternan vivon kaj la farintoj de malbono en eternan fajron.
  40. Jen la katolika kredo; kiu ne kredas ĝin fide kaj firme ne povas esti savita.
Advertisements

Translating the Next Mihmiverse Film

September 17, 2014

dj_teaseThe translation of the next film by Christopher Mihm is in progress.  I’ve finished translating my assigned scenes and I must say, if the last film was full of “Ne, ne, neeeee!” then this one is full of “Mi ne scias.

This will be the 5th film that is to have a voice dub and subtitles in Esperanto and I’ve enjoyed helping with each one. To me, doing these translations is akin to doing a crossword puzzle.  We are constrained with keeping the basic meaning of the lines and limiting the length according to the syllables in the English version.  Otherwise the ‘Godzilla Effect’ occurs where the voice and lips do not match up at all.

One of the new challenges for this film is the large number of children’s parts for which young Esperanto speakers, or Esperantists with young voices will be needed.  I’ve even volunteered my daughter for small role. (Actually, I asked her and she agreed.)

So get ready world! Another Esperanto dubbed film is on the way!

Dragonsdawn in Esperanto (part II)

June 3, 2014

It’s only been four years and I’m finally getting to typing in the second (and most exciting) part of this excerpt from Anne Mcaffrey’s Dragonsdawn.

Read part I here


Tre oriente kaj iomete sude de Landing, Sean kaj Sorka ĉasadis vivernojn por Ripoztagaj manĝaĵoj. Dum la plivastiĝo de la homaj loĝlokoj, furaĝantoj devis iri pli fore por ĉasado.

“Ili ne eĉ penas ĉasi, Sorka,” Sean diris malridante. “Ili pasigis duonmatenon disputante. Fardaj malsaĝuloj.” Li levis unu muskolan brunan brakon en kolera gesto al siaj ok draketoj. “Pli bone kondutu, vi flugantaj malfortuloj.  Ni ĉi estas por ĉasi!”

Li estis ignorata dum siaj brunuloj ŝajne disputadis kun la mensosintezuloj, plej atakeme kun Blazer, la reĝino de Sean. Tio estis eksterordinara konduto. Blazer, kiu estis genetike plibonigita per la prilaboro de Bay Harkenon, kutime montris la obeemecon kiun iu el la malaltaj koloruloj donus al la fekundaj oraj draketinoj.

“Ankaŭ la miaj,” Sorka diris, kapjesante dum siaj propraj kvin kuniĝis kun tiuj de Sean.

“Ho Jays, Ili ĉasas nin!” Malstreĉante siajn bridojn, ŝi komencis streĉi siajn krurojn ĉirkaŭ sian ĉevalinon sed ĉesis kiam ŝi vidis Seanon, rondirigante Cricketon por fronti la venantajn draketojn, por etendi ordonan manon. Ŝi eĉ pli timiĝis vidi la draketojn fariĝi en atakformacio, iliaj krioj, bruadoj pri neparolebla timo kaj danĝero. “Ĉu danĝero? Kie?”

Sean turnigis Cricketon per liaj koksoj, unu lertaĵo kiun Sorka neniam sukcesis instrui al Doove malgraŭ la helpo de Sean kaj ŝia propra senfina pacienco. Li serĉis la ĉielojn kaj restigis Cricketon dum la draketoj unuanime turnis siajn kapojn al la oriento. (more…)

Wolves of the Beyond #1

May 26, 2013

The Latest of my back cover translations:

Wolves of the Beyond

Lone Wolf

A Destiny Written in the Stars

By Katheryn Lasky

Lupoj de la Preterejo

Sola Lupo

Destino Skribita en la Steloj

lone wolf En la severa sovagejo preter la striga mondo de Ga’Hul, lupopatrino kaŝas en timo. Ŝia novnaskita ido, tamen sana, havas torditan piedon.  La patrino scias la striktan leĝojn de sia speco. La luparo ne toleras malfortecon. Ŝia ido estas forlasenda ĉe glacia riverbordo – kondamnita al morto.

Sed sola en la arbaro, la lupeto, Faolan, faras la nepenseblan;  li pluvivas. Jen la historio de Faolan, la historio de kuraĝa lupeto kiu leviĝas por ĉiam ŝanĝi la lupoj de la preterejo.

Riverworld in Esperanto, Book 3: La Malluma Intenco

January 30, 2013

This is an Esperanto translation of the back copy of the Phillip Jose Farmer Riverworld novel The Dark Design

The Dark Design

La Malluma Intenco

by Phillip Jose  Farmer

dark designJaroj pasis sur Rivermondo. Nacioj leviĝis, kaj kruelaj militoj estis batalataj — ekde la mortintoj de la Tero troviĝis revivigitaj en la bela nova hejmplanedo.  Tamen, la vero pri la Etikuloj, la potencaj farintoj de ĉi tiu “postvivo,” restas nesciata.  Sed kurioza mikspoto el la homaro celas ŝanĝi tiun situacion . . . spite la koston . . .

Maltima esploristo, Kavaliro  Richard Francis Burton kondukas la plej rimarkindan vojaĝon pri eltrovado kiun li iam ajn entreprenis. Tuj sekvantaj estas Samuel Clemens, Reĝo John de Anglujo, kaj Cyrano de Bergerac.  Inicigata per la promeso de finfinaj solvoj, ili mapas direkton trans la vastan polusan maron –kaj al la impona turo kiu altas super ĝi.  Sed aliri tien estas pli ol duono de la batalo. Ĉar la morto sur la Rivermondo fariĝis nun timige finiga.

Riverworld in Esperanto: Book 2

January 8, 2013

As a hobby I like to translate the back copy of book covers into Esperanto.

The Fabulous Riverboat

La Fabela Riverŝipo

frb1980Revivigita sur la abundaj misteraj bordoj de la Rivermondo, kune kun la cetero de la homaro, Samuel Longhorne Clemens (ankaŭ konata kiel Mark Twain) havas revon: konstrui riverŝipon kiu rivalus la plej grandiozajn padelradajn ŝipojn kiujn oni iam stiris sur la rivero Misisipo. Tiam stiri ĝin kontraŭfluen laŭ la senfina akvovojo kiu superregas lian novan hejmplanedon – kaj fine malkovri ĝian kaŝitan fonton.

Sed antaŭ ol li povas plenumi sian planon, li unue devas entrepreni danĝeran vojaĝon por elfosi falintan meteorŝtonon. Tiu misio postulas malfacilan aliancon kun la sangavida vikingo Eric Bloodaxe, perfidema John, iama Reĝo de Anglujo, legenda franca glavisto Cyrano de Bergerac, greka aventuristo Odysseus, kaj malglora Nazio Hermann Goring. Ĉio cele por sturmi la minaca turo ĉe la fino de la rivero, kie la ĉiopovaj kreintoj de la Rivermondo—kaj iliaj sekretoj atendas…

Next Mihm Movie to have Esperanto Translation–Again!

December 16, 2012

giant_spiderI got a very nice and appropriate surprise yesterday, December 15 which is also (among Esperantists) the birthday of Dr. Zamenhof, the creator of Esperanto. In my email I got a request from George Baker, my Tradukestro to help translate and have a voice role in Christopher Mihm’s next movie, The Giant Spider.

I was very glad to get this news as I had thought we (the esperantists) were being passed over on this film.  For Mr. Mihm’s last one, House of Ghosts we were on the job over the summer.  When nothing was said of our involvement this year, I felt, OK we’re out this time.

Chris Mihm evidently likes getting orders from all over the world from Esperanto fan everywhere.  I’m sure this translation will be of the great quality as the House of Ghosts.  Well, George is cracking the whip, so I better dig out my dictionaries…

Riverworld in Esperanto

December 6, 2012

One of the things I do to sharpen my translating skills is to translate the back copy from fiction books into Esperanto.  Philip José Farmer wrote a series of books which have a sprinkling of Esperanto in them.  It seemed appropriate to translate the back copy of them.

I do these translations the old fashioned way, with my mind, a notebook and pencil and a few dictionaries.  I do not use Google translate (which does indeed now support Esperanto — well sort of.) This first one is from the first book in the series. All errors are mine.

Al Viaj Disĵetitaj Korpoj Iru

To your Scattered Bodies Go

by Philip José Farmer

To-Your-Scattered-Bodies-Go-Ĉiuj kiuj iam vivis sur la tero trovis sin revivigitaj — sanaj, junaj, kaj nudaj kiel novnaskitoj sur la herbokovritaj bordoj de granda rivero, en mondo nekonata. Mirakle provizita per nutraĵo, sed sen indiko pri la signifo de sia stranga nova postvivo, miliardoj da homoj el ĉiu periodo de la historio kaj prahistorio de la tero devas komenci denove.

Kavaliro Richard Francis Burton estas la unua ekvidi la nekredebla interlokoo, ligo inter mondoj. Tiu malpermesita vidaĵo pelas la fama esploristo de la dek-naŭa jarcento malkovri la veron. Kune kun rimarkinda grupo de kunuloj, inkluzive Alice Liddell Hargreaves (la Viktoria eraa knabino kiu estis la inspiro por Alice in Wonderland), angloparolanta neandertalulo, travivinto de la holokaŭsto dum la dua mondmilito, kaj saĝa eksterterano. Burton ekvelas sur la miriga rivero. Lia misio: alfronti la misteriajn bonfarantojn, kaj lerni la veran kialon– favora aŭ minaca de la Rivermondo.

Tero Nekonata – A Short Story in Esperanto (part 5 – Conclusion))

May 22, 2012

Ŝiptaglibro de la Kopluŝa Kosmoŝipo Itsen: la 5an tagon de la 7a monato de la jaro 1082 de la Kopluŝa Erao. Pasis du semajnoj ekde Leŭtenanto Eru Tejrk transiĝis kaj eniĝis la alimondŝipon. Ni ankoraŭ ne ricevis kontakton de li. La kosmofaldaj kampogeneratoroj de nia ŝipo estas nun riparitaj, sed pasos du aŭ tri semajnoj antaŭ ol la mapo de hiperkosmo sufiĉe finiĝos por ke ni povos fari hipersalton. Tri el niaj ŝipanoj inkluzive Komandoro Iloŭ, Observistino Barinium, kaj Med-Teknikistino Trejd restas forlasitaj sur la planedo. Ni ne scias kiel reagus la alimondaj se ni lanĉus savmision. Unu el niaj surteriĝŝipoj detruiĝis provante reiri al la planedo. Mi esperas ke Leŭtenanto Tejrk agas saĝe.
Kapitano Karpla sidadis rigardante la ekranon kiu montris la tri alimondajn ŝipojn. Li scivolis pri kio okazos kaj deziris ke estus unu pruva ago li povus fari. Ĉiu pasiganta minuto rememorigis lin ke neniu ŝipo revenis el sektoro 42.

“Sinjoro,” diris Leŭtenanto Glin, “alvenas mesaĝo.”

“Ekranigu,” diris Karpla.

La vizaĝo de Eru Tejrk videbliĝis sur la ekrano. Li aspektis laca, sed sana. “Kapitano,” li diris, “vi devas tuj foriri. Ili volas ke vi foriru tuj!”

“Estas bone reciproke vidi vin, Leŭtenanto. Kion vi intencas? Mi ne povas simple forlasi vin tie, kaj ankoraŭ kelkaj ŝipanoj restas sur la planedo.”

Tejrk aspektis ĉagrenita. “Vi tute ne komprenas. Ili ne toleros vian ĉeeston ĉi tie. Se vi ne foriros, ili detruos vin.”

“Kaj vi?”

Liaj okuloj rapide ekmovadis tien kaj reen, kvazaŭ li kontroladis liajn gastigantojn. “Ne temas pri mi, Sinjoro. Temas pri vi. Eskapu antaŭ ol la ŝipo detruiĝos. Mi atendigis ilin ĉi tiom da tempo por ke vi povas ripari la ŝipon. Tuj iru!”

“Leŭtenanto Tejrk, mi jam diris al vi . . .”

Lia vizaĝo aspektis timema. “Ho Zoŭg! Ili celigas! Iru!” La ekrano senbildiĝis je tiu punkto, kaj eksplodo skuis la Itsen.

“Sinjoro Leslej, veturigu nin foren! Puŝmotoroj al hejmen. Tuj!”

Plua eksplodo frapis la ŝipon. “Tio estis kampogeneratoro ĉe la triborda flanko. Unu plu kaj ni devos piediri hejmen,” diris Leslej.

“Veturigu nin nun!” kriis Karpla.

Plua eksplodo frapis, kvazaŭ helpi la foriron. La lumiloj en la komandejo ekflagris. “Ni iras, damne! Lasu nin iru!” Plua eksplodo skuis la ŝipon, sed ĉi tiu iom malpli severe.

“Ĉu ili sekvas, Sinjoro Leslej?”

Li kontrolis la detektilekranon. “Ne, Kapitano. La malamikoj nun estas preter atingebleco. Ŝajne ili lasas nin iri.”

Karpla malrektiĝis en sian seĝon. Tute nesukcesa misio por li. “Leŭtenanto Glin, sendu mesaĝon al Kopluŝo. Sciigu ilin pri nia stato. La Itsen revenas hejmen.”
El la taglibro de Ŝengek Barinium, Observistino por la Kopluŝa Konsilantaro. 1082, 7, 20. Ni jam estis sur ĉi tiu infernaĵa planedo dum monato. Ni ne ricevis kontakton de la Itsen. Eĉ Mogbi diras ke la afero ne bone aspektas. Li kredas ke li vidis kelkajn etajn ekbrilojn en la ĉielo antaŭ 15 tagoj. Mi malamas ĉi tiun lokon ĉar mi devas resti ĉi tie.
Ŝengek fine rezignaciis ke ŝi neniam eskapos ĉi tiun planedon. Certe ne estis ĝojplena perspektivo, sed jen kion la vivo donis al ŝi. Bagumba helpadis ŝin lerni la lokan lingvon, kaj ŝajne la virinoj de la vilaĝo bonvenigis sian kuneston, speciale nun ĉar ŝi povas babiladi kun ili. La virinoj absorbite aŭskultis ŝiajn historiojn pri aliaj mondoj kaj lokoj, kaj demandis klarigojn pri aferoj ili neniam vere komprenos. Poste ili iris al la tagaj taskoj. (Ĉar Ŝengek ne multe vojaĝis tra la kosmo, ŝi ofte petis tiajn rakontojn de Mogbi por rerakonti.)

Ofte, ŝi kaj Mogbi trovis lokon fore de la vilaĝo kie ili povis babiladi propralingve sen la scivolemaj idiĝenoj. Kunaj konversacioj estis la nura restanta parto de iliaj antaŭaj vivoj. Ne plu estis ŝi Observisto por la Kopluŝa Konsilantaro kaj ne plu estis Mogbi Komandoro sur la Itsen. Ŝengek ekscivolis kiom longe daŭros siajn vestojn. Ĉu ili ambaŭ finos vestite en feloj kiel la indiĝenoj? Ŝi sentis la mankon de sia patro, sed almenaŭ li estis ĉe Kopluŝo, ne ĉi tie sur primativa planedo.

Vespere ŝi renkontis al Mogbi sur la proksima altetaĵo rigardanta en la krepuskan ĉielon. “Nomante la lunon denove?”

Li kapjesis.

Ŝengek hezitis. “Ĝi estas bela luno. Kopluŝo ne havas eĉ unu, ĉiokaze mi neniam vidus ĝin en la subteranaj urboj post la Katastrofo.

“Vrit havas. Ĝia nomo estas Tintivar. Tio estas la nomo de la diino de Bona Rikolto.” Mogbi aŭdeble enspiris. “Ŝajnas ke mi neniam vidos ĝin denove.”

“Ŝajnas ke ni devas nomi la planedon post ĉio, ĉu ne?” diris Ŝengek. “Ĉu niaj novaj amikoj havas nomon por ĝi?”

Mogbi ridetis. “Mi demandis. La plej bona respondo mi ricevis estas ‘Patrino’. Mi ankoraŭ preferas Uŭo Vhejm.”

“Laŭ via volo,” ŝi diris. “Uŭo Vhejm. Ĉu vi ne kontentiĝus pri Lu Sutl?”

Mogbi denove ridis. “Sufiĉe proksima. En la vrita kaj la kopluŝa la signifo restas ‘La Sesa.”

Nun Ŝengek ridetis. “Kaj la luno?”

Mogbi kapneis. Mi ne povis diveni kion ili nomas ĝin, sed mi pensas ke nomi ĝin ‘Glorin’ taŭgas.”

Ŝi kapjesis kaj klinis la kapon subspirante. “Mi ja malamas ĉi tiun planedon.”

Mogbi diris, “Mi scias.”

“Kio okazos pri ni? Ĉu ni fakte estas forlasita sur ĉi tiun … tiun …”

“Ĉu roko?” finis Mogbi.

“Aĉegloko!” ŝi respondis. “Ĉu ni povas esperi pri savo?”

Eĉ en la krepuska lumo, Mogbi povas vidi ke ŝi fariĝadis frenezigita. “Ŝengek, mi ne scias. Ni ne scias kio okazis supre.”

Ŝi supren rigardis la lunon nomata Glorin, kaj ree al la tero.

“Kion mi ja scias,” li diris, “estas ke mi vivas kaj vi vivas. La plej bona espero por savado estas ke ni plue vivu. La vilaĝanoj ĉi lokaj estas amikemaj kaj ili komencas aldoni nin al sia grupo. Mi pensas ke ni estas sekura dum ni restas kun ili.”

Ŝengek subspiris kaj ekrigardis la lunon denove. Ŝi viŝis sian okulon kaj snufis. “Mi devas reiri al la vilaĝo. Mi promesis al la virinoj ke mi helpos prepari por la morgaŭa manĝo.”

“Mi kunmarŝas kun vi. Mi promesis ke mi helpos al la viroj pretiĝi por la ĉaso. Dum la energio daŭros en ĉi tiu,” li tuŝis la magnet-fusilon, “la vilaĝo bone manĝos.” Mogbi stariĝis, ekrigardis la lunon refoje, kaj kuniris kun Ŝengek al la vilaĝo.

 

Ŝiptaglibro de la Kopluŝa Kosmoŝipo Itsen: la 15an tagon de la 8a monato de la jaro 1082 de la Kopluŝa Erao. Ni estas preskaŭ elirinte de sektoro 42 kie ni povos halti kaj ripari niajn kampogeneratoron por la Salto hejmen. Mesaĝo el Kopluŝo diras ke la Alianco metas sektoron 42 sub protekteco, kaj ke neniu kosmoŝipo rajtas eniri la lokon. La Konsilantaro rifuzis mian rekomendon kaj nomis la sesan homoplanedon ‘Karpla’. La stelo estas nomata ‘Karplaŝun’. La alimonduloj kiun ni renkontis estas nomata Erutejrk pro la brava Leŭtenanto. Post la fino de riparado, ĉi tiu ŝipo komencos esplori preter Nidia kosmo. Kiu scias kion ni malkovros tie?

Tero Nekonata – A Short Story in Esperanto (part 4)

April 27, 2012

Ŝiptaglibro de la Kopluŝa Kosmoŝipo Itsen 23an tagon de la 6a monato de la jaro 1082 de la Kopluŝa Erao. Ni estis atakita de tri alimondaj ŝipoj de granda povo. Niaj armiloj kaj defendiloj ne utilas. Niaj kampogeneratoroj estas damaĝitaj, kaj eble estas neripareblaj. Leŭtenanto Tejrk konvinkis min permesi lin provi unuan kontakton al ĉi tiuj nekonatajn alimondulojn. Mi nur esperas ke li pravas pri lia plano.
Sur la ĉefekrano, sola kosmovestita figuro elŝvebis de la Itsen. Uzante dorsmanovrilon, la figuro moviĝis malrapide al la plej apuda malamika ŝipo. Luma kvadrato aperis en la ŝipo kaj longa mekanika brako eltendiĝis, tenilo ĉe ĝia fino. Ĝi tenis la kosmovestitan Tejrk kaj entiris lin. La luma kvadrato fermiĝis.
El la taglibro de Ŝengek Barinium, Observistino por la Kopluŝa Konsilantaro. 1082,6,23. Ni estadis solaj sur la planedo dum du tagoj. Glorin Trejd, la Med-teko estas kun ni, sed ŝi pasigas la plejparto de ŝia tempo kun la indiĝenoj, kolektante datumojn. Leŭtenanto Midĝ supoze revenis ĉi matene kun la ŝipeto. La ŝipo ankoraŭ ne kontaktis nin. Mi esperas ke ĉiu bone fartas. Unu el la indiĝenidoj ekŝatas Komandoron Iloŭ. Lia nomo estas Bagumba, mi kredas. Bagumba sekvas nin dum ni esploras la ĉirkaŭaĵojn. Eble li estis asignita por helpi al ni lerni sian lingvon.
Mogbi ridetis kiel kutime dum li alvenis Ŝengekon. Li trovis ŝin sidantan sur roko apud la malgranda rivereto kiu fluis flanke de la vilaĝo. Laŭflue, ĝi larĝiĝis en rokplena lageto kie la vilaĝaninoj lavis la rudimentajn vestojn kiujn ili surportis.

“Ĉu vi ricevis ian vorton de la Itsen?” demandis Ŝengek.

Mogbi kapneis. “Aglaja,” li diris, parolante la indiĝenan lingvon.

“Ŝengek malridetis. “Mi esperas ke ili baldaŭ venos. Mi malamas ĉi tiun lokon. La insektoj pikas.” Ŝi frapis unu sur sia brako, “Estas tro varme, kaj estas nenio ĉi tie krom savaĝuloj kaj bestoj.” Ĉe tiu punkto birdo kriis supre.

Mogbi atendetis, malrapide malantaŭen paŝante. La vilaĝplejaĝuloj donis al li ceremonian lancon, sed nun li reprenis la penson montri ĝin al ŝi. “Rigardu la helan flankon de la afero,” li diris, provante gajigi ŝin. “Ni havas spireblan aeron, manĝeblan manĝaĵon, kaj . . . rigardu la belan pejzaĝon. Kie aliloke vi vidus tian lunon.” Li indikis la helan duoncirklon suprenirantan malantaŭ ŝi.

Ŝengek sinturnis por rigardi super sian ŝultron kaj subite kriegis saltante al Iloŭn. “Serpento!” ŝi kriis, indikante. Mogbi ridis.

“Serpento? Mi tuj venkos ĝin.” Mogbi paŝis mokgalante, eltentante lian ceremonian lancon. Li metis unu fino en maŝon de la serpento kaj ĵetis ĝin for kvin metrojn. “Via serpento estas venkita, Observistino moŝto.”

Tiam, Bagumba, la indiĝena knabo, trarompis la arbetaĵojn, rapide babilaĉante kaj indikante de kien li iris.

“Kion li diris?” diris Ŝengek, “Mi ne komprenas.”

“Fakte mi ne scias,” diris Mogbi. “Mi pensis ke li diris ion pri Trejd. Li parolas tro rapide. Ni sekvu lin.”

Ili postkuris la knabon tra la vilaĝo al kien la arbareto malfermiĝis al herbokampo. Bagumba haltis kaj indikis. Kelkaj vilaĝanaj viroj ĉeestis, tenante lancojn pretajn. Ŝengek vidis grandan kvarpiedan beston en la kampo. Ŝi ankaŭ aŭdis la timkriegojn de Glorin Trejd. Antaŭ ol ŝi povis diri ajne, Mogbi pretigis sian magnetafusilon. Li pafis kaj la besto ekkriis, kaj flankenfalis. La vilaĝanoj hastis antaŭen. Ili fortiris la beston for mallongan distancon kaj komencis senintestigi ĝin.

Ŝengek ne povis sinmovi pro la okazintaĵo. Ŝi vidis Mogbin alkuri kien Glorin kuŝis kaj li kaŭris. Ŝi vidis lin rigardi al ŝi. La mieno de lia vizaĝo montris la tutaferon. La kapneo konfirmis ĝin.

Ŝi ploris. Kiam Mogbi remarŝis al ŝi, ŝi forpuŝis lin, kriante, “Mi malamegas ĉi lokon! Ĉu vi aŭdas min? Voku la ŝipon tuj kaj forprenu min el ĉi planedaĉo stulta! Mi malamegas ĝin!”

Mogbi ekpaŝis malantaŭen kaj diris, “Ne povas. La Itsen nepre estas for alie ĝi kontaktus nin.”

Ŝengek denove kriis, forviŝante larmojn de siaj vangoj. “Skeŭt ĉi mondon tutan! Estas vivanta infero!” Ŝengek ekkuris al la vilaĝo kaj Mogbi sekvis.
Ŝi kuris en la kabanon la vilaĝanoj ‘donis,’ sinĵetante sur la herban maton. Mogbi haltis kaj restis ekstere. Bagumba ekestis ĉe lia flanko kaj Mogbi penis komuniki al la knabo ke Ŝengek estu observata. Tiam li reiris al kie kuŝis la mortinta korpo de Glorin Trejd. La vilaĝaj viroj kunvenis kaj Mogbi sukcesis aranĝi por funebra ŝtiparo kiel estis kutima por Kopluŝaj funebroj.
La suno subiradis kiam Mogbi eniris la kabanon. Ŝengek endormiĝis post sia kolerego. Li ŝaltis la lampeton el la ekipsako kaj dolĉe skuis ŝin per la ŝultro. Ŝi sinmovis.

“Ne estas facila maniero diri ĝin, Ŝengek . . .” Ŝi sinturnis kaj ekapogis sin per unu brako por rigardi lin atentante. “ Mi aranĝis pri la ŝtiparo . . .”

“Ho,” ŝi diris mallaŭte, preskaŭ fluste, “Ĉu ni devas?”

“Ne, vi ne devas, sed mi volis doni al vi la okazon . . .”

Ŝengek tusis kaj malrapide stariĝis. Ŝi verŝis akvon el kukurbon en siajn manojn kaj akvoŝmiris sian vizaĝon. “Certe mi aspektas aĉa.”

“Ne gravas nun,” diris Mogbi. “Um, Mi intencis . . .”

Ŝengek subspiris. “La vero taŭgas dumtempe,” ŝi diris, provante ordigi sian hararon sen eĉ spegulo. “La afero ne temas pri mi.”

Ili forlasis la mallumon de la kabano kaj eliris al la krepuska ekstero. Ŝengek senpense frapis insekton sur sian brakon. “Abomenaj insektoj.”

La korpo de Glorin Trejd estis volvita per bestofelo kaj kuŝis sur perono konstruita el brakograndaj ŝtipoj super amaso de simile grandaj lignaĵoj. Torĉoj brulantaj ĉirkaŭestis la ŝtiparo. La indiĝeno ili konis kiel ‘Ĉefo’ alproksimiĝis ilin kaj diris kelkajn malrapidajn vortojn. Ŝengek ankoraŭ ne povis kompreni kion li diris, sed Mogbi respondis jese. Ĉefo mandonis al Mogbi du brulantajn torĉojn.

Mogbi rigardis al Ŝengek, mandonante unu torĉon al ŝi, “Mi faros sole laŭ via volo.”

Ŝi kapneis. “Ne, Mi bezonas fari ĝin. Glorin meritas . . .” larmoj malsekigis ŝiajn vangojn.

Ili kune alproksimiĝis la funebran ŝtiparon, la aliaj vilaĝanoj staradis ĉirkaŭ ĝi je sendanĝera proksimo.

Mogbi diris ĉantante en la vrita lingvo, “Kani ronaŭsteŭa kanom.”

Ŝengek, apud li, rediris la peton en la kopluŝa, “Zoŭg liritej siv.” Tiam ili kune enpuŝis siajn torĉojn en la ŝtiparon.