Posts Tagged ‘translation’

Tero Nekonata – A Short Story in Esperanto (part 3)

April 4, 2012

Taglibro de la Kopluŝa kosmoŝipo Itsen: la 22an tagon de la 6a monato de la jaro 1082 de la Kopluŝa Erao. Nia surteriĝa teamo malkovris primativajn homojn sur la tria planedo kaj iniciatis kontakton. Tiuj ŝajnas esti ĉe la ŝtonepoka nivelo de teknologio, sed Med-Teko Trejd konfirmas ke ili estas puraj homoj, ne prakolonianoj de Vrit. Detektiloj montras la alveno de tri grandaj nekonataj kosmoŝipoj el nekonata parto de la kosmo. Mi revokis Lingviston Tejrk kaj la sciencistojn al la Itsen. Komandoro Iloŭ kaj Observistino Barinium daŭrigos la unuan kontakton.

“Leŭtenanto Tejrk sinprezentas, Kapitano.” La juna Leŭtenanto staris atendante al Karpla.

“Sinjoro Tejrk, estas tri nekonataj ŝipoj alproksimiĝante al ni el la sektoran internaĵon. Mi bezonas ke vi pretiĝu por la unua kontakto. Ni nuntempe elsendas amikajn bildojn al la ŝipoj. Mi ne bezonas rememorigi vin ke neniu kosmoŝipo iam ajn revenis el ĉi tiu sektoron.”

“Ne, Kapitano. Nenecesas. Mi havas la saman penson. Mi penos plej bone. Kiam la Nekonatoj alvenos?”

Karpla rigardis al la rudroradulo. “Leŭtenanto Leslej?”

La Nekonatoj alproksimiĝas je duon lumrapido. Do ili estos ĉe armillimo morgaŭe je la 10a horo kaj duono.”

Tejrk flustris al si, “Certe ni ne pafos al ili…”

“Nur por sindefendo, Leŭtenanto,” diris Karpla. “Ŝajnas ke morgaŭ estos grava tago.”

Dormeco evitis Tejrkon kaj la mateno tro frue alvenis por ripozo. Li frue sinprezentis por deĵoro kaj sidiĝis ĉe komputilstacio. La Kapitano pravis. Dum la pasinta jardudeko ne malpli ol kvin kosmoŝipoj eniriĝis Sektoron 42. Estas ankaŭ listo de Vritaj esplorŝipoj de antaŭ-Aliancaj tagoj. Neniom reaperis. La Itsen verŝajne estis la nura povanta elsendi mesaĝon antaŭ… kio ajn okazis. Sektoro 42 ankaŭ havis la kromnomon ‘La Nekonata Sektoro’ ĉar ĝi neniam estis esplorita, dum aliaj apudaj sektoroj estis esploritaj iome. Mapo de tiu kvadranto montris ke la neesplorita regiono estas multe pli granda ol nur unu sektoro. Ĉu la Nekonatoj…”

“Ĉu frua komenco al la tago, Leŭtenanto? Tre laŭdinda.” Kapitano Karpla staris tuj malantaŭ li.

“Jes, Kapitano, mi…”

“Mi vidas ke vi legesploras pri la regiono. Jes, tre laŭdinda.” Karpla paŝis al lia komandseĝo kaj sidiĝis. Li trinketis sian matenan kafeinaĵon.

Leslej raportis, “Nekonatoj estas ĵus ĉe la atingebleco de niaj armiloj, Kapitano. Ili malrapidiĝadis kiel ni anticipis. Certe ili venas al ni.”

“Tre bone, Sinjoro Leslej. Elorbitiĝu de la planedo. Ni eble bezonos manovrospacon.”

“Jes, Kapitano. Elorbitiĝanta.”

La Itsen atendis, sufiĉe fora de la planedo kaj la luno. Sur la granda ekrano la tri Nekonatoj pli klariĝis. La aspekto malsamis al ion ajn antaŭe registrita. Ili aspektis kiel glataj, facetaj, kupoloj kun enskribitaj duoncirkloj sur la superaj partoj. Se ekzistis ion ajn skribaĵojn ili estis netrovebla per la homa okulo.

“Kapitano, Leŭtenanto Midĝ petas permeson forlanĉi por lia reiro al la planedo,” diris komunika oficiro Glin. “Ni ankoraŭ estas sufiĉe proksima por surteriĝo.”

Karpla rigardadis la alvenantaj ŝipoj, sed tiam ekrigardis Glin, “Mi donas permeson. Komandoro Iloŭ ne pardonas min se ni forlasos nin longdaŭre.”

Tuj post la lanĉo de la surteriĝa ŝipeto, lumradio ekbrilis el unu el la Nekonatoj. La forto de la eksplodo balancigis la Itsen. “La ŝipeto detruigxis!” kriis Leslej.

“Eku la ŝirmilojn! Batalon pripretu!” ordonis Karpla. Alarmo hupis tra la ŝipo. “Sinjoro Leslej, celigu raketojn al la antaŭa Nekonato.

Tejrk sinturnis en sia seĝo kaj frontis al Karpla. “Sinjoro, se ni volas komuniki al ili . . .”

Karpla frontiĝis lin. “Ne diru al mi kiel komandi mian ŝipon. Leŭtenanto Glin, elsendu la jenan mesaĝon al la Malamikoj: Atentu alimondaj ŝipoj, Mi estas Kapitano Dagrit Karpla de la Kopluŝa kosmoŝipo Itsen. Ni estas en misio de paca esplorado kaj ne intencas al vi ian malutilon. Bonvolu respondi.”

Tejrk returniĝis al sia loko kaj daŭris sian laboron.

“Mesaĝo envenanta, Kapitano,” diris Glin.

“Surekranigu ĝin.”

Tejrk finis kion li faradis kaj frontis la grandan ekranon. Sur ĝi estis granda tripieda cefalopodo kun tentakloj. La sono kiu kunestis la estaĵo estis plej simila al suĉsono, tiel kiel malpleniganta kloako, interpunkciita per glugloj.

Karpla sinturnis al Tejrk. “Kion vi pensas pri ĝi?”

“Tre interese, Sinjoro. Mi bezonas aŭskulti pluon por elpensi la lingvon.” Tejrk faris iom da pruvaj suĉsonoj, provante imiti kion li aŭdis. “Kapitano, mi havas ideon . . .”

Estis ekbrilego kaj la Itsen skuiĝis. “Eble vi ne havos la eblon se ĉi tiu daŭre okazos. Sinjoro Leslej, lanĉu tiujn raketojn!”

Kvar raketoj rapidis al la antaŭa ŝipo. Lumradio ekbrilis el la ŝipo kaj detruis la raketojn. La lumradio tiam celis al la Itsen. La ŝipo skuiĝis kaj kelkaj komandpaneloj eksplodis kun fajeroj. Leslej raportis, “Tiu trafis nian numeron kvar kampogeneratoron. Ĝi trapasis niajn ŝirmilojn!”

“Pretigu la partiklaradioj,” ordonis Karpla.

Tejrk stariĝis, “Kapitano, se mi povas . . .”

“Partiklaradioj pretas, Kapitano.”

“Pafu!”

La radioj preskaŭ atingis la malamikan ŝipon, sed antaŭ la trafo ili disspeguliĝis en kosmon.

Plua frapo de la malamikoj. La Itsen skuiĝis pli forte ĉifoje. Tejrk falis al la Kapitano.

“Barbordaj kampogeneratoroj detruiĝis, Sinjoro,” diris Leslej.

Tejrk sintiris al Karpla. “Sinjoro, se mi rajtas, Mi kredas ke ni ne povas venki en ĉi tiu batalo. Neniu el niaj ŝipoj iam revenis el ĉi tiu sektoro, sed mi havas ideon.”

Plua eksplodo skuigis la sxipon. Karpla rigardis Tejrk. “Jes Leŭtenanto? Kion vi pensas?”

“Ni bezonas paroli al ilin. Evidentas ke ni ne komprenas ilin nek ili nin. Ni havas la saman situacion kiun havis la Elira Ŝiparo kuntraŭ la blejsardoj.”

Karpla bone memoris la senvenkon inter la ŝiparo irinte al Kopluŝo kaj la alimonda ŝipareto antaŭ ĝi. “Kion vi sugestas?”

Tejrk iris al sia komandpanelo kaj premis butonon. “Permesu min iri jen tie, sole. Estas la nura solvo. Unu homo ne minacos ilin.”

“Ĉu vi frenezas?” diris Karpla. “Kial ili ne pafus al vi kiel ili jam faris al la ŝipo?”

“Mi ĵus sendis al ili bildojn pri mia intenco. Mi pensas ke ili sufiĉe scivolos. Rimarku ke ili ĉesis pafi. Post kiam mi estos tie, mi certas ke mi povos komuniki al ili.”

Karpla rigardis la tri alimondajn ŝipojn sur la ekrano. “Nu, bone, Leŭtenanto. Ni provos vian ideon.

Advertisements

Tero Nekonata – A Short Story in Esperanto (part 2)

January 4, 2012

Taglibro de la Kopluŝa kosmoŝipo Itsen: la 20an tagon de la 6a monato de la jaro 1082 de la Kopluŝa Erao. Ni enorbitiĝis ĉirkaŭ la tria planedo de la G-klasa stelo. Niaj esploriloj konfirmis la loĝeblecon de la planedo kaj malkovris indikon de konscia vivaĵo. Mi estrigis Komandoron Iloŭ ke la surteriĝa teamo esploru la ĉirkaŭaĵojn de unu el la vilaĝoj, kaj, se eble, faru unuan kontakton.

 

El la taglibro de Ŝengek Barinium, Observisto por la Konsilantaro de Kopluŝo. 1082, 6, 20. Mi kuniras kun la surteriĝa teamo al la planeda supraĵo. Komandoro Iloŭ diras ke estas ĉar la Kapitano volas ke Observisto ĉeestu dum la unua kontakto. Estos agrable promeni en la freŝa aero sur la supraĵo de verda planedo. Mi esperas ke kiam mi reiros al Kopluŝo ke ĝi tiam estos denove verda.

 

La surteriĝilo tangadis en la atmosfero de la planedo. La movado minacis naŭzigi Ŝengek. Ŝi sciis per la vidilo antaŭ si ke la veturado preskaŭ finiĝis. La flavgriza deĵorvesto kion oni donis al ŝi por ĉi tiu ‘eksterumo’ estis kruda. Ĝi vundfrotis ŝian kolon kaj akselojn. Ŝi sopiris siajn komfortajn vestojn. Almenaŭ Observistan simbolon estis kudrita al la ĉemizon super ŝia maldekstra brustoflanko. Ŝi ankoraŭ havas iom da digno. Ho Ve! Subita tangado de la ŝipeto naŭzigis ŝin. La enhavo de ŝia stomako elĵetiĝis sur la plankon! Kiel estas tipe, post momento, la ŝipeto kvietiĝis kaj fine surteriĝis.

 

La motoroj silentiĝis, Ŝengek malligis la savzonon kaj prenis sorbotukon el la supera kesto por purigi la plankon de la naŭzigaĵon, pleniĝante de la naŭzo dum ŝi faradis. Mogbi, malrapide paŝante laŭ la pasejo kun lia kunpiloto, Leŭtenanto Midĝ, vidis ŝin kaj diris, “Ĉu iu akcidentiĝis?”

 

“Jes. Mi!” ŝi fumis.

 

“Mi bedaŭras,” li diris kaj alvokis iun. Glorin Trejd, la Medicina Teknikistino venis.

 

“Lasu min helpi al vi pri tio,” ŝi diris. Glorin aspektis post mezaĝa. Se ŝi estis esploristo la tutan tempon, Ŝengek miris kiom da jaroj pasis dum ŝia kariero, se oni kalkulis la tempefiko de kosmoveturado.

 

La du virinoj finis la taskon kaj kuniĝis kun la aliaj ekster la ŝipeto. Mogbi salutis ilin per anonco. Mi volas bonvenigi vin ĉiujn al planedo G-V 42.53-3, kaj ni esperu ke oni rapide renomu ĝin ĉar tio estas iom longa.” Mallaŭta ridado el la ŝipanaro sekvis.

 

Ŝengek vidis unu el la specialistoj stariganta stango por kontroli la aeron, kaj alia primetis bestetaj kaptilojn. Tria specialisto prenadis specimenojn de la plantoj tuj proksime de la ŝipeto. Komandoro Iloŭ, Leŭtenanto Tejrk, kaj Leŭtenanto Midĝ staris kune apud la kajuta fino de la ŝipeto. Ŝengek kaj Glorin Trejd marŝis al ili.

 

“Se vi Sinjorinoj pretas, ni ekos al nia unua celo,” diris Iloŭ. “Estas malgranda vilaĝo tuj post tiuj montetoj.”

 

Tejrk demandis, “Kiom da tempo pasos ĝis ni atingos la vilaĝon?”

 

Mogbi kontrolis sian brakhorloĝon. “Eble nur unu horo, se ni penos.”

 

“Ni ne volis alteriĝi tro proksime, kaj ĉi tiu herbejo estis ideala loko,” diris Midĝ.

 

Mogbi levis dorsosakon sur sian ŝultrojn. “Se ĉiuj havas siajn ekipaĵojn, ni ekiru.”

 

 

La piediro daŭris pli ol unu horo. Ili eniris arbaron plene de arbetaĵoj. Estis varmege kaj la flugantaj insektoj estis pikemaj. Aŭ la forpelilo kiun la ŝipanoj uzis senefikis, aŭ ĝi senefikis kontraŭ ĉi tiajn insektojn.

 

Ŝengek scivolis se Mogbi elektis cele ĉi tiun latitudon ĉar ĝi supozeble similis lian hejmloko, sur Vrit tiele. La herbejo en kiu la ŝipeto alteriĝis estis plena de talio-alta herboj, sed ĉi tie la teamo luktadis trarompi densajn arbetaĵojn. Mogbi haltis antaŭe. “Tejrk, venu,” li diris.

 

Ŝengek aŭdis lian flustron. Estis ion antaŭ ili, ion malalta kaj hararkovrita kaj pentrita per blankaj kaj ruĝaj strioj. Se ŝi estis vidanta la haŭton, ĝi estis nigreta, kiel la koloro de Mogbi. Dum Leŭtenanto Tejrk alproksimiĝis al ĝi, li faris dolĉajn sonojn. Ĉu li provas luli ĝin?

 

Subite la io stariĝis. Ŝengek ellasis ekspiron.

 

“Li aspektas homa,” diris Glorin.

 

Kaj evidente virseksa, pensis Ŝengek.

 

Dum Tejrk provis mansigni ilin silentu, Iloŭ mumuris, “Uŭoŭ Vhejm!”

 

La indiĝeno rapide turniĝis kaj malrapidis en la arbetaĵojn. “Damne!” diris Tejrk. Li remarŝis al la teamo.

 

Iloŭ kontrolis la spurilon sur lia brako. “La vilaĝo tre proksimas. Verŝajne temas pri homoj.” Li pretis sian magnet-fusilon kaj kontrolis ĝin. Leŭtenanto Midĝ faris same.

 

“Ni alproksimiĝos la vilaĝon malrapide. Mi antaŭiros. Leŭtenanto Tejrk tuj sekvos. Via amiko eble rekonos vin. Midĝ, vi postsekvu kaj prizorgu la virinojn.”

 

Ŝengek komencis protesti, sed Mogbi diris, “Mi ne intencis ofendi vin, sed ne forgesu, kvin ŝipoj de la Alianco jam malaperis en ĉi tiu sektoro.” Ŝengek kapjesis konsente.

 

Dum la alproksimiĝon al la vilaĝo la arbetaĵoj maldensiĝis. Ili ekaŭdis infanan ridadon, skrapadon de ligno sur ligno, kaj malproksime, kelkajn mallaŭtajn tamburkadencojn. Ŝengek iris al Mogbi. “kion signifis antaŭe kiam vi diris ‘La Sesa’?”

 

Mogbi momente pensis, rigardante ŝin, kaj ridetis. “Kanum dagarmengŭe pandla?”

 

Balancante la kapon, ŝi diris, “Ne multe. Mi konas sufiĉe da via lingvo por kompreni tiom. Kion vi intencis?”

 

Mogbi atendetis momente. “Mi kredas ke vi sciis ke mi estas Engretano.”

 

“Mi rememoras ke vi mencis tion, sed . . . Ho jes, la profetaĵoj de Engret Pretm. Certe vi ne kredas ilin.”

 

Li malrapide ekmarŝadis, sed turnis la kapon al ŝi. “Certe vi ne povas ne kredi ilin. Engret estis Kopluŝano, kaj antaŭdiris la Katastrofon.”

 

Ŝengek pensis momente silente. “Estas vere ke kelkaj el liaj profetaĵoj povis esti interpretitaj tiel, sed ili ankaŭ estas tre malklaraj.”

 

“Vi ne estas Engretano, sed tamen vi scias pri la profetaĵoj.”

 

“Ili estis en la novaĵoj post la Katastrofo. Kiel mi ne povas scii pri ili? Aldone, Patro sciigis min. Eĉ se ili ja verus, kia bono rezultus?” La Normia atako preskaŭ sukcesis. La profetaĵoj senutilas.”

 

Mogbi ridetis denove. “Mi supozas ke dependas de la vidpunkto, sed mi ne povas ne pensi ke ĉi tiu eble estas la sesa planedo de indiĝenaj homoj. Engret diris ke estos tiom. Ĝis nun la Kopluŝanoj trovis kvin, kaj mi kredas ke ĉi tiu estas la sesa.”

Tero Nekonata – A Short Story in Esperanto (part 1)

December 4, 2011

At one time I mentioned I might put this story up, so here it is. It will be put up in several parts, about one every few weeks. It’s a translation of a story I wrote in English called Terra Incognita and it documents when Earth was first discovered. Esperantists enjoy!

Tero Nekonata

Verkis David E. Rutan

Taglibro de la Kopluŝa kosmoŝipo Itsen: 18an tagon de la 6a monato de la jaro 1082 de la Kopluŝa Erao. Ni estas enirinte de sektoro 42 dum preskaŭ unu monato kaj ni preskaŭ atingas la finon de nia esplormisio, G-klasa stelo. Ĝis nun neniu kontraŭis nin. Kvin ŝipoj de la Kopluŝa Alianco malaperis en ĉi tiu regiono de la kosmo, ankaŭ nomata ‘La Nekonata Sektoro.’ Mi ne antaŭvidas ian problemon pri la esploro de la planedsistemo antaŭ ni.

El la taglibro de Ŝengek Barinium, Observistino por la Kopluŝa Konsilantaro 1082,6,18. La ŝipanaro de ĉi tiu ŝipo estas en bonhumoro dum ni alproksimiĝas al nia celo. Mi ĝojas ke mi estas tie ĉi, for de Kopluŝo dumtempe. Kvankam oni sciigis min pri ĉi tio kiam mi aliĝis al la misio, estas iom strange pensi ke dum nia monatlonga vojaĝo, pli ol 14 jaroj pasis ĉe nia hejmo. Patro aĝas ĉirkaŭ 64 jarojn nun! Mi sentas kulpon ĉar mi ne restis kaj helpis rekonstrui, sed oni diras ke kosmoesplorado estas egale danĝera kiel vivi sur Kopluŝo nuntempe.

Ŝengek atendis malpacience la malfermiĝon de la pordoj dum la lifto veturigis ŝin kvin etaĝojn. Ŝi estis sola en la lifto, sed la horo ja estis 7:01 matene. Tio signifis ke ŝi jam malfruis, laŭ la horstrio super la komandpanelo. Unu rapida tiro malkaŝis ŝian brunan plektitan hararon el la kolumo de ŝia longa jako. La voĉo de sia patro resonis en ŝia menso: Vi estas Barinium, kaj tio signifas dignecon. Ŝi tuj pasis tra la malfermantaj pordoj kaj rapidis al la kunvenĉambro.

Je ŝia enirado, ŝi vidis Kapitanon Dagrit Karpla, Komandoron Mogbi Eloŭ, lia Unua Oficiro, kaj Ĉerinon Mai, la astronomo de la Itsen. Aliaj ĉefstabanoj ankaŭ ĉeestis.

Ŝengek paŭzis apud la pordo sufiĉe longe por diri, “Pardonon pro mia malfrueco, Kapitano.”

“Estas bone vidi vin, Observistino Barinium,” diris Karpla. “Mi pensis ke eble mi neglektis sciigi vin pri la kunveno.”

“Ne, Sinjoro, mi enlitiĝis iom malfrue.” Ŝengek paŝis al sia loko ĉe la tablo kaj sidiĝis, admonante sin pro la pasigo de tiom da tempo kun la virbela Komandoro Iloŭ.

Li estas kvardek jaroj pli aĝa ol ŝi, havas tonditan grizan hararon kaj barbon, kaj rakontis tiom da interesaj historioj pri lia tempo en la kosmoservo. Ŝengek prenis la paperan raporton antaŭ si kaj ŝajnigis ke gxi estas interesa. La Kapitano daŭrigis sian parolon. “Astronomo Ĉerino estis rakontanta al ni pri nia celo. Bonvolu daŭrigi.”

“Jes, Kapitano,” diris la nidia virino. “Ni jam spuris ok planedojn en la sistemo. Ŝajnas ke estas ne pliaj, krom kelkaj nanplanedoj. La eksteraj kvar estas gasplanedoj, la plej rimarkinda estas unu havanta grandan ringaron. La enaj kvar planedoj estas solidaj, la tria ekstera aspektas homloĝebla. Ĝi certe havas atmosferon kaj estas kovrita de akvo. Nur kvarono de la supraĵo estas tero en la formo de kelkaj kontinentoj.”

Je tiu punkto Ĉerino starigis holografaĵon de la priparolata planedo. Ĝi rotaciis ŝvebe en la areo super la tablo antaŭ la ĉeestantoj. Je la mencio de la teramasoj, la vidaĵo ŝanĝiĝis por videbligi la planedon sennuba. Laŭ Ŝengek, unu granda teramaso aspektis kiel longa flankvido de homa kranio. Ŝi sufokis oscedon kiu provadis malfermi ŝian buŝon.

Ĉerino daŭrigis, “La akcia klino donas al la planedo rimarkeblajn sezonojn kaj la rotacirapido estas tute inter la parametroj por vivo. La rivoluo ĉirkaŭ sia stelo estas iom malpli ol tio de nia jaro. La planedo havas unu grandan sateliton.”

“Ĉu ia indiko pri civilizacio?” Estis Mogbi kiu parolis.

“Ni trovis neniajn radi-elsendaĵojn, kaj ĝis nun, ne vidis ian indikon de nokta lumigo. Se ja estas civilizacio, ĝi estas antaŭindustria.”

“Dankon. Ni estos ĉe la limo por lanĉi esplorilon post du tagoj,” diris Karpla. “Ni pli informiĝos antaŭ tiam. Komandoro, se ni trovos la planedon sufiĉe loĝebla, mi deziras ke vi estru la surteriĝan teamon. La scienc-teamo volos kolekti specimenojn por esplorado.”

Mogbi kapjesis. “Mi elektos teamon.”

Kapitano Karpla finis la kunvenon.

Ŝengek renkontis Komandoron Iloŭ en la manĝejo post sia dejxoro. La manĝaĵo sur la Itsen estis la kutima nutraĵo; iaj rehidratigitaj provizaĵoj, iom da freŝaj foliaj verdaĵoj el hidrokultivado, kaj la ĉiam kreskanta porcio de nutrokuboj. Nutrokuboj ne placxas al ŝi, eble ĉar ŝi tute tro konis la devenon en la recikligado de homa fekaĵo en la ŝipo. Vere, la gusto estas agrabla, sed ve, la deveno.

Sidiĝante ĉe la plastotegita tablo, Ŝengek demandis, “Ĉu vi havas ian ajn ideon kiel oni nomos la planedon?”

Mogbi parolis inter mordoj el lia nutrokubo. “Nenian ajn ideon, sed mi certas ke la nomo taŭgos.” Li ridetis perverse kaj mansignis super ŝia ŝultro al iu.

Dum Ŝengek malvolvis sian mangilaron, venis al la tablo juna viro, en la militvestoj de leŭtenanto. Unue Ŝengek pensis ke li estis stevardo. “Mi bonas,” ŝi diris al li. Tiam, vidinte lian militvestojn, “Ho, pardonu!”

Mogbi interprezentis ilin. “Observisto Ŝengek Barinium, mi volas prezenti Leŭtenanto Eru Tejrk. Li estas nia lingvisto.”

“Estas plezuro renkonti vin, Leŭtenanto,” ŝi diris.

Mogbi signis al Tejrk sidiĝu. Li faris. “Mi pensis ke estas bone por vi renkontiĝi ĉar vi ambaux membriĝos en la alteriĝa teamo.”

“Mi esperadas,” interjektis Tejrk, “ke ni trovos ian civilizacion tie sube. Mi volas aldoni al mia kolekto.”

“Kion vi kolektas, Leŭtenanto?” demandis Ŝengek.

“Lingvojn, kompreneble. Mi jam scipovas paroli la brihan, vritan, nidian, onifan, Normian . . .”

“Sufiĉe,” diris Iloŭ. “Bonvolu Reiri al via tablo, Leŭtenanto.” Tejrk stariĝis, aspektante konfuzita kaj reiris al sia tablo ĉe la malantaŭa muro.

“Nenecesis esti tiel abrupta al li, Mogbi.”

Iloŭ levis la ŝultrojn. “Li petis min interprezenti vin, do mi faris. Li estas brila kaj lerta lingvisto, sed eble tro avida pri lia profesio.”

“Li verŝajnis tre agrabla.”

“Eble. Li estis infana mirindulo pri lingvoj,” diris Mogbi. “Tial li fariĝis ŝipano ĉi tie. Lia avideco maltrankviligas min, kaj plue, li okulumadis vin.” Mogbi ekridetis.

“Ĉu vere?” Ŝengek kontrolis sian bluzon. “Nu, li estas nur kelkaj jaroj pli juna ol mi . . .”

Iloŭ denove ridetis kaj kliniĝis pli proksime al ŝi trans la tablo. “Ĉu mi revoku lin? Kion dirus via Patra Moŝto?”

Nun Ŝengek ridetis al la pli aĝa Iloŭ. Li sciis pri la alta ofico de ŝia patro en la Konsilantaro de Kopluŝo kaj pri la propreca sinteno li havas pri sia nura filino. Ŝi parolis al Mogbi per egale mallaŭta voĉo.

“Nenecesas. Mia nuna kunulo estas agrabla.”

“Nu, Observisto,” diris Iloŭ, rektiĝante, “tio pensigas min pri alia, eble malĝentila temo. Mi scivolas pri io. Dum la tuta monato ni estas en la kosmo, mi neniam demandis, sed . . .”

Nun Ŝengek rektiĝis, kiel knabino ĉe la lernejestro. “Kion vi volas scii?”

“Kial tia alloga, juna virino estas tiel fora en la kosmo anstataŭ fari vian devon rekonstrui Kopluŝon?”

Ŝengek ruĝiĝis videble pro lia diro, parte pro modesto kaj parte pro kolero. Mogbi rimarkis ŝian reagon kaj tuj pardonpetis. “Ŝengek, mi petas, pardonu mian trudan, demandon. Mi ege hontas pro la demando pri tio, kio estas nur via privata afero.”

Ŝi donis al li severan rigardon. “Mia patro opiniis ke estas plej bone ke mi forestas de Kopluŝo dumtempe kaj asigno sur esplorŝipo ŝajnis konvena.” Ŝia voĉo plilaŭtiĝis. “Ni ne estas tiel severeca ĉe hejme ke oni devigas la virinoj fariĝi bebofabrikoj…”

Mogbi levis lian manon. “Mi bedaŭras. Mi ne intencis ofendi vin. Mi scias ke la Katastrofo dekumis vian loĝantaron. Tio estas ja grava regreso.”

“Estas vere ke Kopluŝo ne estas ĝardenoparko nuntempe, sed la planedo kaj la popolo rekreskos. Niaj kosmurboj helpas al ni ĝis alvenas tiu tempo.” Ŝia voĉo mallaŭtiĝadis. Tiam estis silento inter ili dum minuto. Mogbi malrapide metis siajn manojn sur la tablon.

“Mi scias. Mi bedaŭras. Eĉ je mia aĝo mia buŝo parolas pli rapide ol mia menso.”

Nun Ŝengek ekridetis “Nur iame? Mi bone scias ke vi Vritanoj komandis la kosmon longe antaŭ ni Kopluŝanoj leviĝis en la galaksion…”

“Kaj pro tio, ni iom volas superregi la aferojn de aliaj.”

“Sed vi konstante forgesas ke la Granda Vrita Empirio falis antaŭ miloj da jaroj.”

Iloŭ levis la ŝultrojn. “Eble mi iame arogantas.”

Ŝengek ridetis perverse, “Ĉu nur iam?”

Back copy from The Burning (Guardians of Ga’Hoole) in Esperanto

June 6, 2011

La Bruligo

fare de  Kathryn Lasky

Granda batalo estas ĉe la horizanto kaj estas venanta. Pretiĝante, Soren kaj lia bando devas flugi al la mistera Nordaj Regnoj por trovi aliancianojn kaj lerni la malgajigan militarton. Intertempe, Sankta Agio falis kontraŭ la Puruloj. Se oni ne haltigos ilin, ili lanĉos pluan, pli mortigan atakon kontraŭ la granda arbo. Kaj sen aliancanoj el la nordo, Ga’Hul certe falos. La misio de Soren nepras sukcesi. Kaj la fina batalo nepras venkiĝi. La venanta konfliktego postulos saĝecon, kuraĝon kaj oferon de ĉiuj el la strigoj de la granda arbo, kaj de Soren kaj lia bando, nenion malpli ol hereeco.

The Dolphins (who speak Esperanto) of Pern?

February 21, 2011

One of the fun things I’ve done is to translate the back covers of books into Esperanto. What follows is my Esperanto translation of the rear cover of Anne McCaffrey’s book, The Dolphins of Pern.  While I have no intention of ever translating the entire book, I did go through and find many of the phrases used by the dolphins (who initially speak a corrupted (to us) form of English. I’ve compiled a few of these, plus my Esperanto Translation on the bottom of this page. Enjoy

La Delfenoj de Pern

Alemi vidis la maston splitiĝi kaj rompiĝi, kaj palpis la pli streĉitan mantenon de Readis. Tiam, subite ili estis starigitaj post ondoj frapis la tribordan flankon kaj verŝis ilin en la agitan maron. Li plifortigis sian tenon al Readis. Super la muĝego de la ŝtormo li aŭdis la timoplenan krion de la knabo.

Alemi naĝis per lia libera brako, penante reatingi la surfacon. Lia mano forte trafis ion. Ĉu la boaton? Li ekkaptis rondecon ne lignan, sed malmolan kaj karnan.

Ŝipfiŝo! La malmola rando de dors-alo plenis lian manon, kaj lian korpon svingigis laŭ longa glata formo tuj antaŭ plua ondo kolapsis sur lin. “Ŝipfiŝoj, Readis!” li kriis super la muĝo de la ŝtormoventoj. “Tenu forte!”

Lia savanto levis sian kapon kaj akvo ŝprucante el la blovtruo, klare diris, “Ne fiŝ’, mam’lo. Delf’no!”

Dragonsdawn in Esperanto?

September 10, 2010

dragdawnI’m translating part of Dragonsdawn by Anne McCaffrey into Esperanto. I chose to translate perhaps the most moving part, that being the first chapter of the section titled ‘Thread.’ Below is the first part of my translation. BTW if this entry disappears you’ll know that Anne’s lawyers swooped down upon my head.


FADENOJ

4.5.08
Pern

Eble ĉar homoj tiel kutimiĝis al la draketoj post preskaŭ ok jaroj da proksima renkontado ke ili ne plu multe atentis la konduton de la flugpovaj bestoj. Tiuj kiuj rimarkis iliajn malkutimajn akrobataĵojn pensis ke la draketoj nur ludadis ian novan ludon, ĉar ili estis kreeme amuzigaj. Poste homoj rememoris ke la draketoj penis peli la gregarojn kaj la kortbirdarojn al la bestejoj. Poste maresploristoj rememoris ke la delfenoj Bessie, Lottie, kaj Maximilian urĝe penis klarigi al siaj homaj amikoj kial la indiĝenaj marbestoj rapidis orienten al manĝfonto.

Ĉe sia hejmo en Placo Europe, Sabra Ongola-Stein efektive pensis ke Fancy, la familia draketo, atakadis ŝian trijaraĝan filon kiu ludadis en la korto. La eta orulo ektenadis la ĉemizon de Shuvin, penante tiri lin el lian sablejon kaj foren de lia preferata ludkamiono. Tuj post Sabra savis la knabon, frapante al Fancy, la draketo ŝvebis super ŝi, pepante kun ektrankviliĝo. Certe estis konduto miriga, sed kvankam la teksaĵo de la ĉemizo estis ŝiretita, Sabra povis trovi neniajn draketajn vundojn ĉe la karno de Shuvin. Shuvin ne estis ploranta. Li nur volis reiri al sia kamiono dum Sabra volis ŝanĝi lian ĉemizon. (more…)

An Interesting Project in Esperanto

August 7, 2010

I’ve volunteered to translate the dialog of a movie by Christopher Mihm.  Even though Mr. Mihm contacted a bunch of Esperantists, I’m apparently the only one who’s actively working on the project. There’s a possibility that an audio track of Esperanto will be added to the DVD as well as the subtitles. All I can say is ‘Cool!’

One Tin Soldier in Esperanto

April 29, 2010

Some time ago, I inquired of an Esperanto newsgroup whether anyone had ever translated the song One Tin Soldier by the group Coven. The message of the song seemed to have a very Esperantic tone, that being that war is bad (or at least pretty stupid.)  Within a few days a reply was posted, an Esperantist in Brazil had done a quick, but rather good translation of the song’s lyrics.  I made one tiny change and overall I think the translation (perhaps ‘adaptation’ is a more apt word) is very good.  I would only question if there was a better way to convey what a ‘tin’ soldier is. The second line of the refrain reads a bit awkward to me as well, but that could simply be my ear.

In any case, I wanted to put this out there in the hopes that someday, someone might grab it and record it.

(UNU) SOLA (LAD)SOLDATO

Aŭdu, idoj, la rakonton el tre fora, fora jar’
pri popol’ en iu valo kaj reĝlando sur montar’.
En la montoj trezorego kuŝis en la ter’, sub ŝton’:
la valanoj kune ĵuris kapti ĝin por sia bon’.

Malamegu la najbaron, trompu la amikon plu:
nome de la paradizo vi pravigos ĉion fine, ĉu?
La fina juĝo sin anoncas sen trumpet-sonor’;
unu sola ladsoldato sekvatage rajdos for.

La valanoj ekkontaktis la montanojn per leter’
kun la peto je transdono de l’ trezoro sub la ter’,
sed alvenis la respondo: “Dividiĝu inter ni
la sekret’ sub nia monto, ĉia valoraĵ’ en ĝi”.

Malamegu la najbaron…

“Ek al glavoj, al ĉevaloj!” oni kriis el la val’
kaj mortigis la montanojn por trezora ideal’;
oni kuris al la ŝtono kaj rigardis tuj sub ĝi,
sed aperis nur skribaĵo: “Monda Pac'”, nenio pli.

Malamegu la najbaron…

“It goes away”

April 14, 2010

For a long time I have tried to figure out  how to express an English term in Esperanto. I finally got it the other night while perusing an Esperanto textbook in my personal library.

Let’s say you’re sitting at your kitchen table and there is an assortment of items on it, a result of a short shopping trip. There might be eggs, which ‘go’ in the refrigerator,  bananas, which ‘go’ in the fruit bowl on the counter, a box of cereal, which ‘goes’ in the pantry, a box of trash bags, which ‘go’ on a shelf in the laundry.

In Esperanto, it is quite easy to say ‘put that on the shelf’, or ‘put that in the refrigerator’, but how to say in a generic way, ‘put those away’, Or ‘those go away’?

Ĝustaloki‘ is the answer.  I found the word used in my M.C. Butler Textbook and in his dictionary as meaning ‘to put in the right, or proper place.’

So the command would be in Esperanto ‘Ĝustaloku tiujn‘ or ‘Tiuj metu ĝustaloken’.

Ah, Jen la bona viv