(for the English version of this article, click here.)
Frazludo
Jen laŭplaĉigebla tabulludo kiu helpos al vi kaj viaj lernantoj ekzerci Esperanton. Ankaŭ amuzos al tiuj kiuj bone konas la lingvon. Por ludi, la ludantoj bezonos scii la numeralojn 1 ĝis 12 , la kolornomojn kaj almenaŭ la bazan gramatikon de Esperanto.
La Tabulo: Vi rajtas fari vian tabulon en ian ajn formon vi volas. Ĝi plej bone havu almenaŭ 40 fakojn kaj ĉiu deka fako estu malsama ol la ceteraj. Vi bezonos lokon por meti la kartstakon, prefere en la mezo de la tabulo. Vi povas fari vian tabulon el papero, afiŝkartaĵo, aŭ eĉ ŝtofo. La dekajn fakojn, aŭ ‘specialajn fakojn’ vi rajtas ornami laŭvole.
Peonoj: Por peonoj de ludantoj vi rajtas prirabi vian Monopoly aŭ Parcheesi ludojn, aŭ uzi ion ajn kiu konvenas. Eĉ koloritaj dentopasto-ĉapoj bone taŭgus.
La Kartoj: Ĉi tiu estas laŭplaĉigebla ludo. Por kartoj mi kvaronigis notkartojn. Vi rajtas fari la kartojn al laŭvolan grandon.
Vi rajtas aldoni kartojn al la kartaro, sed mi rekomendas ke vi komencu kun facila vortprovizo de substantivoj, adjektivoj, adverboj, kaj la verboj ‘estas’, ‘estis’, ‘estos’. Aliajn ne transitivajn verbojn vi rajtas aldoni por komencanta versio de la ludo. Ankaŭ aldonu iom da ‘la’-oj kaj ‘kaj’-oj. Se la lernantoj estas plialtnivelaj aldonu transitivajn verbojn, ekz. “vidas’, ‘ŝatas’, ‘amas’. Tiam aldonu ankaŭ kelkajn ‘-n’, ‘-jn’, ‘-j’ kartojn. Ĉe la fino de la artikolo estas komenca vortprivizo kiu estas facile aldonebla. Fakte, dum la progreso en Esperanto vi aldonu kartojn, speciale kartojn kun stumbligaj vortoj aŭ simple vortojn kiujn vi volas alkutimiĝi.
Kiel Ludi: Komence, ĉiu ludanto ricevu 5 kartojn kaj metu sian peonon en la plej proksiman fakon. Laŭvice, la ludanto rulu du ĵetkubojn kaj movas la peonon tiom da fakoj sur la tabulo kalkulantaj la fakojn parole. Se dum la movado la peono trafas unu el la specialajn fakojn, tiam la ludanto ĉerpu du kartojn el la stako. Notu, la ludanto ĉerpu po 2 kartojn por ĉiu speciala fako ili pasis aŭ atingis. Je la fino de sia vico, ludantoj rajtas redoni du kartojn kaj ĉerpi unu de la supro de la kartostako. Tio utilas se vi amasis multajn substantivojn en via kartaro, ekzemple, sed neniajn verbojn. La du por unu interŝanĝon vi rajtas fari unufoje ĉiuvice.
Kiel Gajni: La celo estas krei tri gramatikajn ĝustajn frazojn kun almenaŭ 5 vortoj. Ludantoj tiam laŭtlegu siajn frazojn. La frazoj ne devas esti senc-hava, sed estu gramatike ĝustaj. Post vi aldonas pli da kartoj iom el la frazoj eble similas al strangaj eroj de poemoj. Multe probable estos ridigaj.
Poenta Versio de Frazludo: Se vi volas aldoni pluan flankon al la ludo vi rajtas aldoni poentadon. Vi bezonos skribi etan numeron en la angulon de ĉiu karto. Post kiam la tri frazoj finiĝos oni poentas laŭ sumigo de la poentoj sur ĉiu karto, sed ankaŭ subtrakti la poentsumon de la neuzitaj kartoj. Sube estas gvido por la numeroj sur la kartoj. Vi mem rajtas juĝi por vortoj kiuj estas malfacile uzitaj, sed mi rekomendas ke vi ne uzu numeron pli alta ol 5.
Substantivoj = 1 | Verboj (transitivaj) = 2 | Verboj (netransitivaj) =1 |
Adjektivoj = 2 | Adverboj = 3 | Maloftaj Korelativoj = 5 |
Prepozicioj = 3 | La, Kaj, Ĉi, Ĉu, -n, -j, ktp = 0 |
Sugesta komenca vortprovizo por Frazludo:
Substantivoj:
Besto | Hundo | Kato |
Urso | Cervo | Birdo |
Insekto | Fiŝo | Homo |
Patro | Patrino | Filo |
Filino | Frato | Fratino |
Tablo | Seĝo | Sofo |
Breto | Fenestro | Domo |
Avo | Avino | Pordo |
Verboj:
Estas (po 4) | Estis (po 2) | Estos (po 2) |
Sidas | Staras | Marŝas |
Vivas | Manĝas | Blekas |
Parolas | Trinkas | Rigardas |
Iras | Dormas | Kantas |
Adjektivoj:
Granda | Juna | Alta |
Amika | Komforta | Laŭta |
Nova | Seka | Bongusta |
Bela | Longa | Dika |
Larĝa | Pura | Rapida |
Mola | Feliĉa |
Koloroj: (ĉi tiujn kartojn skribu en kolora inko por plifortigi la asocion.)
Ruĝa | Flava | Blua |
Verda | Oranĝa | Purpura |
Blanka | Nigra | Griza |
Bruna |
Adverboj:
Rapide | Bone | Amike |
Matene | Hieraŭ | Hodiaŭ |
Morgaŭ | Ĉiutage | Vespere |
Tagmeze | Nokte | Laŭte |
Foje | Feliĉe | Denove |
Frue |
Prepositions: (po 2)
Antaŭ | Malantaŭ | Apud |
Sub | Super | Sur |
Kun | Ekster | Al (po 4) |
Alia Vortoj:
La (po 10) | Kaj (po 10) | Ĉu (po 5) |
Mal- (po 4) |
Tags: board game, diy, esperanto, frazludo, fun, game, learning
August 16, 2011 at 6:34 am |
[…] (por la Esperanto versio, kalaku ĉi tiun ligilon) […]