Taglibro de la Kopluŝa kosmoŝipo Itsen: la 20an tagon de la 6a monato de la jaro 1082 de la Kopluŝa Erao. Ni enorbitiĝis ĉirkaŭ la tria planedo de la G-klasa stelo. Niaj esploriloj konfirmis la loĝeblecon de la planedo kaj malkovris indikon de konscia vivaĵo. Mi estrigis Komandoron Iloŭ ke la surteriĝa teamo esploru la ĉirkaŭaĵojn de unu el la vilaĝoj, kaj, se eble, faru unuan kontakton.
El la taglibro de Ŝengek Barinium, Observisto por la Konsilantaro de Kopluŝo. 1082, 6, 20. Mi kuniras kun la surteriĝa teamo al la planeda supraĵo. Komandoro Iloŭ diras ke estas ĉar la Kapitano volas ke Observisto ĉeestu dum la unua kontakto. Estos agrable promeni en la freŝa aero sur la supraĵo de verda planedo. Mi esperas ke kiam mi reiros al Kopluŝo ke ĝi tiam estos denove verda.
La surteriĝilo tangadis en la atmosfero de la planedo. La movado minacis naŭzigi Ŝengek. Ŝi sciis per la vidilo antaŭ si ke la veturado preskaŭ finiĝis. La flavgriza deĵorvesto kion oni donis al ŝi por ĉi tiu ‘eksterumo’ estis kruda. Ĝi vundfrotis ŝian kolon kaj akselojn. Ŝi sopiris siajn komfortajn vestojn. Almenaŭ Observistan simbolon estis kudrita al la ĉemizon super ŝia maldekstra brustoflanko. Ŝi ankoraŭ havas iom da digno. Ho Ve! Subita tangado de la ŝipeto naŭzigis ŝin. La enhavo de ŝia stomako elĵetiĝis sur la plankon! Kiel estas tipe, post momento, la ŝipeto kvietiĝis kaj fine surteriĝis.
La motoroj silentiĝis, Ŝengek malligis la savzonon kaj prenis sorbotukon el la supera kesto por purigi la plankon de la naŭzigaĵon, pleniĝante de la naŭzo dum ŝi faradis. Mogbi, malrapide paŝante laŭ la pasejo kun lia kunpiloto, Leŭtenanto Midĝ, vidis ŝin kaj diris, “Ĉu iu akcidentiĝis?”
“Jes. Mi!” ŝi fumis.
“Mi bedaŭras,” li diris kaj alvokis iun. Glorin Trejd, la Medicina Teknikistino venis.
“Lasu min helpi al vi pri tio,” ŝi diris. Glorin aspektis post mezaĝa. Se ŝi estis esploristo la tutan tempon, Ŝengek miris kiom da jaroj pasis dum ŝia kariero, se oni kalkulis la tempefiko de kosmoveturado.
La du virinoj finis la taskon kaj kuniĝis kun la aliaj ekster la ŝipeto. Mogbi salutis ilin per anonco. Mi volas bonvenigi vin ĉiujn al planedo G-V 42.53-3, kaj ni esperu ke oni rapide renomu ĝin ĉar tio estas iom longa.” Mallaŭta ridado el la ŝipanaro sekvis.
Ŝengek vidis unu el la specialistoj stariganta stango por kontroli la aeron, kaj alia primetis bestetaj kaptilojn. Tria specialisto prenadis specimenojn de la plantoj tuj proksime de la ŝipeto. Komandoro Iloŭ, Leŭtenanto Tejrk, kaj Leŭtenanto Midĝ staris kune apud la kajuta fino de la ŝipeto. Ŝengek kaj Glorin Trejd marŝis al ili.
“Se vi Sinjorinoj pretas, ni ekos al nia unua celo,” diris Iloŭ. “Estas malgranda vilaĝo tuj post tiuj montetoj.”
Tejrk demandis, “Kiom da tempo pasos ĝis ni atingos la vilaĝon?”
Mogbi kontrolis sian brakhorloĝon. “Eble nur unu horo, se ni penos.”
“Ni ne volis alteriĝi tro proksime, kaj ĉi tiu herbejo estis ideala loko,” diris Midĝ.
Mogbi levis dorsosakon sur sian ŝultrojn. “Se ĉiuj havas siajn ekipaĵojn, ni ekiru.”
La piediro daŭris pli ol unu horo. Ili eniris arbaron plene de arbetaĵoj. Estis varmege kaj la flugantaj insektoj estis pikemaj. Aŭ la forpelilo kiun la ŝipanoj uzis senefikis, aŭ ĝi senefikis kontraŭ ĉi tiajn insektojn.
Ŝengek scivolis se Mogbi elektis cele ĉi tiun latitudon ĉar ĝi supozeble similis lian hejmloko, sur Vrit tiele. La herbejo en kiu la ŝipeto alteriĝis estis plena de talio-alta herboj, sed ĉi tie la teamo luktadis trarompi densajn arbetaĵojn. Mogbi haltis antaŭe. “Tejrk, venu,” li diris.
Ŝengek aŭdis lian flustron. Estis ion antaŭ ili, ion malalta kaj hararkovrita kaj pentrita per blankaj kaj ruĝaj strioj. Se ŝi estis vidanta la haŭton, ĝi estis nigreta, kiel la koloro de Mogbi. Dum Leŭtenanto Tejrk alproksimiĝis al ĝi, li faris dolĉajn sonojn. Ĉu li provas luli ĝin?
Subite la io stariĝis. Ŝengek ellasis ekspiron.
“Li aspektas homa,” diris Glorin.
Kaj evidente virseksa, pensis Ŝengek.
Dum Tejrk provis mansigni ilin silentu, Iloŭ mumuris, “Uŭoŭ Vhejm!”
La indiĝeno rapide turniĝis kaj malrapidis en la arbetaĵojn. “Damne!” diris Tejrk. Li remarŝis al la teamo.
Iloŭ kontrolis la spurilon sur lia brako. “La vilaĝo tre proksimas. Verŝajne temas pri homoj.” Li pretis sian magnet-fusilon kaj kontrolis ĝin. Leŭtenanto Midĝ faris same.
“Ni alproksimiĝos la vilaĝon malrapide. Mi antaŭiros. Leŭtenanto Tejrk tuj sekvos. Via amiko eble rekonos vin. Midĝ, vi postsekvu kaj prizorgu la virinojn.”
Ŝengek komencis protesti, sed Mogbi diris, “Mi ne intencis ofendi vin, sed ne forgesu, kvin ŝipoj de la Alianco jam malaperis en ĉi tiu sektoro.” Ŝengek kapjesis konsente.
Dum la alproksimiĝon al la vilaĝo la arbetaĵoj maldensiĝis. Ili ekaŭdis infanan ridadon, skrapadon de ligno sur ligno, kaj malproksime, kelkajn mallaŭtajn tamburkadencojn. Ŝengek iris al Mogbi. “kion signifis antaŭe kiam vi diris ‘La Sesa’?”
Mogbi momente pensis, rigardante ŝin, kaj ridetis. “Kanum dagarmengŭe pandla?”
Balancante la kapon, ŝi diris, “Ne multe. Mi konas sufiĉe da via lingvo por kompreni tiom. Kion vi intencis?”
Mogbi atendetis momente. “Mi kredas ke vi sciis ke mi estas Engretano.”
“Mi rememoras ke vi mencis tion, sed . . . Ho jes, la profetaĵoj de Engret Pretm. Certe vi ne kredas ilin.”
Li malrapide ekmarŝadis, sed turnis la kapon al ŝi. “Certe vi ne povas ne kredi ilin. Engret estis Kopluŝano, kaj antaŭdiris la Katastrofon.”
Ŝengek pensis momente silente. “Estas vere ke kelkaj el liaj profetaĵoj povis esti interpretitaj tiel, sed ili ankaŭ estas tre malklaraj.”
“Vi ne estas Engretano, sed tamen vi scias pri la profetaĵoj.”
“Ili estis en la novaĵoj post la Katastrofo. Kiel mi ne povas scii pri ili? Aldone, Patro sciigis min. Eĉ se ili ja verus, kia bono rezultus?” La Normia atako preskaŭ sukcesis. La profetaĵoj senutilas.”
Mogbi ridetis denove. “Mi supozas ke dependas de la vidpunkto, sed mi ne povas ne pensi ke ĉi tiu eble estas la sesa planedo de indiĝenaj homoj. Engret diris ke estos tiom. Ĝis nun la Kopluŝanoj trovis kvin, kaj mi kredas ke ĉi tiu estas la sesa.”